Ŝpinakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ŝpinakaro
ordinara ŝpinakaro (Tetranychus urticae)
ordinara ŝpinakaro (Tetranychus urticae)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Akaroj Acari
Ordo: Tromboformaj Trombidiformes
Familio: Tetraniĥedoj Tetranychidae
Tribo: 7 triboj
Genro: ĉ. 40 genroj
Donnadieu, 1876
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ŝpinakaroj (Tetranychidae) estas familio kun ĉ. 1200 specioj, el la subordo Prostigmata ene de la subklaso de la akaroj. Ŝpinakaroj vivas ĝenerale je la malsupra surfaco de la plantaj folioj, kie fajna reto protekas ilin. Ili nutriĝas de planta suko. Ĉar ili enpikas la epidermaj ĉeloj kaj elsuĉas ties enhavo ili povas damaĝi la plantojn.[1] Konataj estas akaroj el pluraj cent specioj.

Ŝpinakaro ekzistas tutmonde. Kelkaj ŝpinakaraj specioj kaŭzas grandegajn ekonomiajn damaĝojn, ekzempla la ruĝa akaro (Panonychus ulmi), la ordinara akaro (Tetranychus urticae) aŭ la tilia ŝpinakaro (Eotetranychus tiliarum).

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

ŝpinakaroj ĉe planto

Ŝpinakaroj havas 0,25 ĝis 0,8 mm longan, piroforman verdece, ornĝkoloran aŭ ruĝan korpon. La kvara membo de la pedipalpo havas ungforman apendicon kaj sur la idiosomo troviĝas maksimume 16 harparoj.[2] La larvoj havas tri krurparoj, la nimfoj kaj la imagoj kvar krurparoj.[1]

Nur la anoj de la subfamilio Tetraniĥenoj povas fari ŝpinajn fadenojn.[2]

Interna sistematiko[redakti | redakti fonton]

La familio konsistas el jenaj subfamilioj, triboj kaj genroj:[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Horst Börner: Pflanzenkrankheiten und Pflanzenschutz. Springer Verlag, 2009, ISBN 978-3-540-49067-8, S. 181-184.
  2. 2,0 2,1 Hans-Eckhard-Gruner, Manfred Moritz, Wolfram Dunger: Lehrbuch der Speziellen Zoologie. volumo I: Wirbellose Tiere, 4a parto: Arthropoda (sen insektoj)| paĝoj 374-375| 4a eldono, Gustav Fischer, Jena, 1993, ISBN 3-334-60404-7
  3. H. R. Bolland, Jean Gutierrez & Carlos H. W. Flechtmann: (1997) World Catalogue of the Spider Mite Family (Acari: Tetranychidae). Brill Publishers ISBN 978-90-04-11087-8 , ĉapitro: Key to the genera of the world, paĝoj 5–11, books.google.co.uk

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]