Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio
中南海 傍晚 正方向.jpg
registaro
Dum 27-a de septembro 1954 –
Antaŭulo Government Administration Council of the Central People's Government
Fondodato 27-a de septembro 1954
Sidejo Zhongnanhai, Ĉina Popola Respubliko
Lando Ĉina Popola Respubliko
Retejo http://english.www.gov.cn/, http://big5.www.gov.cn/gate/big5/www.gov.cn/ Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
National Emblem of the People's Republic of China.svg

La Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio (en ĉinaj karaktroj 国务院, pinjine Guówùyuàn) estas la centra administra organo de la Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi estas la plej alta registara organo, kaj estas gvidata de la nacia ĉefministro.

La Ŝtata Konsilio unuece gvidas la laborojn de la lokaj organoj de la ŝtata administrado de ĉiuj hierarkiaj tavoloj kaj difinas la dispartigon de la funkcioj kaj potencoj inter la centra registaro kaj la organoj de ŝtata administrado de la provincoj, aŭtonomiaj teritorioj kaj la urboj senpere ligitaj al la centra registaro.

La kandidatoj por altrangaj registaraj postenoj de la Ŝtata Konsilio nepublike nomumiĝas fare de la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj sekve la Nacia Popola Kongreso formale konfirmas la nomumon.

La Ŝtata Konsilio divideblas al "interna" kaj "ekstera registaro". La interna registaro konsistas el ĉefministro kaj kvin ŝtat-konsiliaj komisaroj, inter kiuj ankaŭ estas la gvidanto de la ŝtat-konsilia kancelierejo. La ekstera registaro konsistas el la gvidantoj de la 28 organoj de la Ŝtata Konsilio je ministra nivelo, interalie la ministerioj pri komerco, trafiko, publika sekureco kaj sano.

La Ŝtata Konsilio disponas pri Gazetara Oficejo kaj pri Fremdlingva Oficejo, kiu respondecas pri eksterlanda informado pri la Popola Respubliko Ĉinio kaj interalie ankaŭ estas la organiza tegmento de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la magazino El Popola Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]