Ŝtata Universitato Nicholls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Universitato Nicholls
universitato • publika eduka institucio en Usono
moto People Creating Possibilities
Homoj kreantaj eblecojn
Informoj
fondodato 23-a de septembro 1948
Situo
Geografia situo 29° 47′ 39″ N, 90° 48′ 5″ U (mapo)29.794166666667-90.801388888889Koordinatoj: 29° 47′ 39″ N, 90° 48′ 5″ U (mapo)
lando Usono
urbo Thibodaux
adreso University Station La Hwy 1, Thibodaux, LA, 70310
poŝtkodo 70310
Nombroj
nombro de studentoj 6 769 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
filiita al
• University of Louisiana System vd
Ŝtata Universitato Nicholls (Luiziano)
Ŝtata Universitato Nicholls (Luiziano)
DEC
Ŝtata Universitato Nicholls
Ŝtata Universitato Nicholls
Map
Ŝtata Universitato Nicholls
vdr

La Ŝtata Universitato Nicholls (angle Nicholls State University) estas usona publika altlernejo kun universitata statuso, situanta en la urbo Thibodaux en la usona subŝtato Luiziano [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Origine fondita kiel malaltgimnazio, la universitato estas nomita laŭ Francis T. Nichols, iama guberniestro de Luiziano, membro de la ŝtato Supera Kortumo, kaj generalo en la Konfederacia Armeo dum la Usona Enlanda Milito.

La kampuso de 1,16 km 2, kiu iam estis parto de la Acadia Plantation, situas proksimume 80 km sudokcidente de Nov-Orleano kaj 97 km sudoriente de Baton Rouge. La plej malnova konstruaĵo de la universitato estis kompletigita en 1948 kaj estas en la Usona Nacia Registro de Historiaj Lokoj.

La universitato situas ene de la geografiaj limoj de la Misisipa Riverdelto kaj estas proksima al la rivero mem kaj ĝiaj alfluantoj, Luizianaj malsekregionoj, kaj la Meksika golfo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

  • Kolegio de Scienco kaj Teknologio
  • Kolegio pri Komerca Administrado
  • Kolegio de Edukado kaj Kondutsciencoj
  • Kolegio de Flegado
  • Kolegio de Liberala Arto
  • Universitata Kolegio
  • Postbakalaŭraj studoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Preliminary Enrollment Survey Headcount Enrollment Survey Summary".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]