Ŝtoncirklo de Duddo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtoncirklo de Duddo
ŝtoncirklo [+]
Koordinatoj55° 41′ 12″ N, 2° 6′ 43″ U (mapo)55.6868-2.11198Koordinatoj: 55° 41′ 12″ N, 2° 6′ 43″ U (mapo)

Ŝtoncirklo de Duddo (Anglio)
Ŝtoncirklo de Duddo (Anglio)
DEC
Ŝtoncirklo de Duddo
Ŝtoncirklo de Duddo

Map
Ŝtoncirklo de Duddo
Vikimedia Komunejo:  Duddo Stone Circle [+]
vdr
ŝtoncirklo de Duddo
veterdisfalaj kanaletoj sur ŝtono

La ŝtoncirklo de Duddo situas norde de Duddo en Northumberland, Anglujo, kaj estas erare nomata ankaŭ „Five Stone Circle“ (kvinŝtona cirklo) el la bronzepoko. La ŝtoncirklo staras sur malalta selo inter la deklivoj de la montetoj Mattilees Hills en la oriento kaj malkruda deklivo en la okcidento de la nur 6 kilometrojn fora landlimo al Skotlando.

Kvankam sur mapo estas indikita „Duddo Four Stones“ (kvar ŝtonoj de Duddo) la ŝtoncirklo konsistas el kvin menhiroj. Post la restarigado de falinta ŝtono komence de la 20a jarcento la cirklo nomiĝas "Duddo Five Stones" (kvin ŝtonoj de Duddo). Iam estus sep ŝtonoj, ĉar en la okcidento estas granda breĉo.

Ĉar la ŝtonoj konsistas el relative molaj sabloŝtonoj oni vidas hodiaŭ spurojn de granda erozio. Veterdisfalaj kanaletoj estas bone videblaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cavensdish: Prehistoric England. English Tourist Board, London 1983
  • Aubrey Burl: Four-posters: Bronze Age stone circles of Western Europe. B.A.R., Oxford 1988, S. 66-67
  • Barry M. Marsden: Discovering regional archaeology: North-Eastern England. 1971, S. 12

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]