Ŝtono de Ingao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉizitaj surskriboj sur la Ŝtono de Ingá

La Ŝtono de Ingao (Pedra do Ingá en la portugala) troviĝas apud la mezo de rivero Ingá kaj proksime de la malgranda urbo Ingá, 96 km. okcidente de João Pessoa, en ŝtato Paraíba, nordoriento de Brazilo. La ŝtono estas ankaŭ konata per la indiĝena nomo Itacoatiara (ŝtonskribaĵo) aŭ simple Ingá. La vorto Ita signifas "ŝtonon" en la Tupia lingvo de la indiĝenoj kiuj vivis en tiu areo. Ĝi estas roka formaĵo el gnejso, kiu kovras areon de proksimume 250 m². Entute primara, vertikala muro 46 metrojn longa kaj 3,8 metrojn alta, estas skribaĵoj sur ĝi, kun signifoj nekonataj. Bildoj estas bareliefaj, ĉizaĵoj, kiuj elvokas la reprezentadon de bestoj, fruktoj kaj astronomiaj ĉefaĵoj kiel la konstelacio Oriono kaj la Lakta Vojo.

Ĝi konsistas el bazalta ŝtono kovrita de simboloj ankoraŭ deĉifrotaj. Scienculoj pensas, ke ĝi estis kreita de indiĝenoj, kiu vivis en la areo ĝis la 18-a jarcento. Bedaŭrinde, la ejo estis sub konstanta danĝero de riveraj inundoj kaj ĝis antaŭ kelkaj jardekoj de vandaloj.

Detalo de ĉizaĵoj

Estas hipotezo kiu donas al la ŝtonĉizaĵoj de Ingao esceptan gravecon laŭ arkeoastronomia vidpunkto. En 1976, la hispana inĝeniero Francisco Pavía Alemany komencis matematikan studon de tiu arkeologia monumento. La unuaj rezultoj estis eldonita en 1986 de la Brazila Arkeologia Instituto. Li identigis en Inga serion da "bovloj" kaj aliaj ĉizaĵoj sur la vertikala surfaco de la muro, kiuj formis "sunan "kalendaron", super kiu gnomono projektis la ombron de la unuaj sunaj radioj de ĉiu tago. La Agrupación Astronómica de la Safor eldonis en 2005 koncizan version de tiu esploro.

Poste, Pavía daŭrigis la studon, kaj interpretis aliajn markojn kiel granda nombro da "steloj" grupigitaj kiel "konstelacioj". La kunekzistado de la "bovloj " kaj la "konstelacioj "" en la sama roko donis al ĝi la hipotezon de arkeoastronomia signifo, elstara inter aliaj monumentoj en la mondo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pavía, Alemany F. (1986): El Calendario suna Da pedra de Ingá. Una hipótesis de trabajo. Boletim serie ensayos nov/86. Instituto de Arqueología Brasileira. Río de Janeiro.' '
  • Pavía, Alemany F. (2005): La Itacoatiara de Ingá, un registro astronómico. Huygens Nº 53. Agrupación Astronómica de la Safor.
  • Lull, José, red. (2006) Trabajos de Arqueoastronomía: Ejemplos de África, América, Europa y Oceanía.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]