Ŝtuparo
Ŝtuparo estas vico de plataj tabuloj pli kaj pli altaj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri. Ŝtuparo estas arkitektura ero.
Famaj ŝtuparoj
Duobla ŝtuparo
La ŝtuparo de la kastelo de Chambord estis konstruita laŭ planoj de Leonardo da Vinci. Ĝi enhavas du ŝtuparojn en unu, la du helicoj estas tute sendependaj kaj neniel komunikas, eĉ ne vide. Eblas do, ke iu malsupreniras dum alia supreniras, sen vidi unu la alian.
Monumenta ŝtuparo de Mikelanĝelo en la laŭrenta biblioteko de Florenco
Mikelanĝelo, arkitekto, konstruigis la ŝtuparon de la laŭrenta biblioteko, kiu ligas ĝin al la monaĥejo de San Lorenzo en Florenco.
Ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes
La ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes famiĝis ĉefe pro la famuloj, kiuj supreniras ĝin fine de printempo dum la malfermo de la internacia filmfestivalo.