Ŝtatministro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtatministro (nederlande: Minister van staat; france: Ministre d'état) estas honortitolo, kiun oni en Belgio donas al personoj, kiuj havis grandajn meritojn en la politika vivo.

Nomumado[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nomumadon al ŝtatministro oficiale faras la reĝo, la kandidatojn la ĉefministro proponas, kaj li havas sufiĉe grandan liberecon. Ĉiuj ŝtatministroj kune formas la Konsilantaron de la Krono. Tiu ŝtata konsilantaro en okazoj de grandaj krizoj povas esti vokata, por konsili al la ministraro.

Ŝtatministroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj belgaj ŝtatministroj menciitaj en Vikipedio