Ŭat Fra Kaeŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭat Fra Kaeŭ
templo
Ŭatvidindaĵo [+]

LandoTajlando
SituoBangkoko
- koordinatoj13° 45′ 5″ N, 100° 29′ 34″ O (mapo)13.751388888889100.49277777778Koordinatoj: 13° 45′ 5″ N, 100° 29′ 34″ O (mapo)

Ŭat Fra Kaeŭ (Tajlando)
Ŭat Fra Kaeŭ (Tajlando)
DEC
Ŭat Fra Kaeŭ
Ŭat Fra Kaeŭ
Map
Ŭat Fra Kaeŭ

Vikimedia Komunejo:  Wat Phra Kaew [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ŭat Fra Kaeŭ (taje สัววรับตัว, signifante templo de la smeralda Budho; plennoma kaj oficiala Wat Phra Si Rattana Satsadaram) estas budhana templo (Ŭat) en Bangkoko kiu estas konsiderita la plej sankta en Tajlando. La statuo de Budho de Smeraldo situas en la centra konstruaĵo ene de la templokomplekso, kaj estas konsiderata protekta sanktraĵo por tajlanda socio, kaj religio-politika simbolo. La templo situas en la historia centro de Bangkoko, ene de la komplekso de la Granda Palaco.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La centra konstruaĵo en la templa komplekso estas la Sankta de Sanktaj, kie troviĝas la Budho-statuo kaj kie preĝas la kredantoj. Laŭ legendo, la origino de la bildo de la smeralda Budho estas en Barato, kie la budhana saĝulo Nagasana (ĉirkaŭ 150 a.K.) antaŭdiris ke la smeralda Budho alportos prosperon kaj regadon al iu ajn lando kie ĝi estus metita. Tiel lia bildo fariĝis la figuro, kiu protektas Tajlandon, laŭ la kredo. Tamen, laŭ trovoj kaj historiaj pruvoj, la statuo estis malkovrita en Chiang Rai en la 15-a jarcento, kaj post pluraj lokoj kie ĝi estis, ĝi estis proponita en la 18-a jarcento al Bangkoko, kie ĝi estis instalita en Ŭat Phra Kaew en 1782, dum la regado de Ramo la 1-a de Siamo.

La Budho-statuo estas farita el malhelverda smeraldo, 66 centimetrojn alta, kaj ĝi estis formita el unu tuta smeralda ŝtono. La figuro en la statuo estas en meditadpozicio, en la stilo de la "Lana" skolo de norda Tajlando. Krom la reĝo de Tajlando, neniu rajtas tuŝi la statuon. La reĝo ŝanĝas la mantelon kiu envolvas la statuon tri fojojn jare, egalrilatante al la somero, vintro, kaj pluvsezonoj, en grava ceremonio dizajnita por certigi bonŝancon por la lando dum la venonta sezono.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio (anglalingva)[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]