Ϗ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du variantoj de kaj
Formo de kaj en arkaika malgranda litero

La skribsigno ϗ estas ligaturo de la konjunkcio "kaj" (antikve-greke καί, greke και), uzata en la greka kaj kelkfoje en Esperanto. La skribo de la kopta lingvo ankaŭ uzas similan simbolon, majuskle Ϗ kaj minuskle , por la sama konjunkcio (kopte ⲕⲁⲓ). La greka ligaturo ϗ havas la formon de la litero κ (kapa, la unua litero de "kaj") kun mallonga hoketo aŭ vosteto sub ĝi. La kopta ligaturo ⳤ havas similan formon.

Komputado[redakti | redakti fonton]

La kaj-ligaturo respondas al la jenaj Unikodaj kodpunktoj:

Lingvoj minusklo majusklo
Greke
kaj
Esperante
U+03D7 ϗ
ϗ ϗ
Kopte U+2CE4
ⳤ ⳤ
U+03CF Ϗ
Ϗ Ϗ

Historio[redakti | redakti fonton]

La kaj-ligaturo ekestis dum la Malfrua Antikveco por mallonga skribado en papiroj kaj populariĝis dum la Mezepoko.[1]

Post la invento de la presarto, la uzo de ligaturoj, inkluzive de "ϗ", maloftiĝis. Nuntempe en la greka, tiu ligaturo estas ĉefe uzata malformale manskribe.[1]

Michael Everson proponis la aldonon de tiu signo en Unikodon en 1998,[2], kaj ĝi aldoniĝis en Unikodon 3.0 kiel U+03D7.

Uzo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Iuj uzas la ligaturon ϗ en Esperanto por la Esperanta konjunkcio "kaj" kiel alternativon de la ordinara kaj-signo "&",[3][4] ŝajne pro la fakto ke la Esperanta vorto "kaj" devenas de la greka vorto και.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nicholas, Nick. Ligatures (angle).
  2. Everson, Michael. Additional Greek characters for the UCS.
  3. Writing Esperanto in Greek. Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2019-12-09.
  4. Van der Vliet, Robin. Komento en Reddit (esperante).
  5. Zamenhof, L. L.. (1910) “Pri la vorto «kaj»”, Lingvaj Respondoj (esperante).