Komo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ,)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri signo de interpunkcio. Por informoj pri la samnoma itala urbo, vidu la artikolon Komo (Italio).
,
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Komo ( , ) estas signo de interpunkcio. Ĝi havas la saman formon kiel apostrofo, tamen ĝin oni skribas sur la bazlinio de la teksto. Oni povas uzi ĝin por indiki paŭzeton en la fluo de frazo. Oni ankaŭ uzas komon por apartigi anojn de listo.

Komo en Esperanto estas uzata plej ofte en la jenaj okazoj:

  • Antaŭ konjunkcioj ("sed", "nek", "tio estas" ktp): Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
  • Se "kaj" aŭ "aŭ" kunligas tutajn ĉeffrazojn: Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
  • Ĉirkaŭ subfrazo: Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. Mi trovis, ke li troigas.
  • Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo: Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
  • Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la precipa vorto estas adverba participo: Promenante sur la strato, mi falis.

Ĝusta uzado en lingvo[redakti | redakti fonton]

Marie Bartovská en sia eseo Komo [1980][1] ordigas dek kriteriojn por ĝusta uzado de la komo. La unua estus marki la limon inter ĉefa kaj subordigita propozicioj, plej ofte la ĉefa unue. Dua estus marki la limon inter du ĉefaj propozicioj. Tria estus limigo de ambaŭ flankoj de enmetita propozicio. Kvara estus antaŭ la konjunkcio sed. Kvina estus ordigi serion ĉu de vortoj, propozicioj ktp. La sesa estus parto de la tria kriterio. La sepa estus por marki vokativon. Oka estus por marki apozicion. Naŭ por akcenti frazparton. Kaj resume oni povus diri, ke komo mankanta aŭ superflua povas tute ŝanĝi la sencon de frazo.[2]

Matematike[redakti | redakti fonton]

Matematike, la komo indikas decimalon. Ekzemple, 7,2 estas legata sep komo du, kiu signifas sep kaj du dekonoj.

En nombroskribado de angla lingvo, oni uzas komon kiel punkto, do 37,000.7 signifas 37 mil kaj sep dekonoj.

Komputike[redakti | redakti fonton]

Komputike, la komo estas Unikodo simbolo 44.

En C, komo estas duloka operacisimbolo, kiu komputas la unuan argumenton (kiu povas havi kromefikojn), ignoras ĝian rezulton, kaj liveras la valoron de la dua argumento. Tio povas esti utila en nombrilaj iteracioj.

En Forth komo estas uzata kiel rezervita vorto. En la varianto FIG-Forth ĝi bindas 2 bajtojn da memora spaco en la vortaro de Forth. Post tio la vortara indekso DP estas alkrementata je 2.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 978-92-9017-123-2. 271 paĝoj.
  2. Paĝo 142.
  3. Gert-Ulrich Vack. (1990) Programmieren mit Forth. Berlin: VEB Verlag Technik, p. 28, 128, 240. ISBN 3-341-00518-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]