11-a jarmilo a.K.
La 11-a jarmilo antaŭ nia erao (aŭ antaŭ Kristo, a.K.) ampleksis la jarojn 11000 ĝis 10001 antaŭ nia erao (ĉirkaŭ 13 ĝis 12 jarmilojn antaŭ la nuntempo). Estas neeble precize datigi okazaĵojn kiuj okazis ĉirkaŭ la tempo de ĉi tiu jarmilo kaj ĉiuj datoj menciitaj ĉi tie estas taksoj plejparte bazitaj sur geologia kaj antropologia analizo.
En Norda Ameriko aperas la kulturo Clovis - ĝia ekzisto dateblas inter la jaroj 11.600 ĝis 10.700 antaŭ Kristo. La trovitaj iloj kaj bestaj ostoj pruvas, ke la Clovis-homoj estis ĉasistoj kaj kolektistoj, kiuj preferis ĉasi mamutojn kaj aliajn grandajn bestojn.
Ĉirkaŭ la jaro 11000 a.K. ekestas la agrikulturo en Okcidenta Azio, en suda Ĉinio kaj en Mezameriko. Finiĝas la lasta glaciepoko - la transiro de la terhistoria epoko Plejstoceno al Holoceno, ĉirkaŭ la jaroj 11000 ĝis 8300 antaŭ Kristo.