35-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 35-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1991 kaj la 3-a de januaro 1992 en la havena urbo Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio, borde de la Norda Maro en la nordokcidento de Germanio.[1] La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 238 lernantoj kaj studentoj el dudek kvar eŭropaj landoj. Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis socikritika:
"Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?"

Salutvortoj de la tiama ministroprezidanto de Malsupra Saksio Gerhard Schröder okaze de la 35-a IS

La evento inaŭguris la jaron 1992, kiu markis la 500-jaran datrevenon de la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj en la fama unua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo, kies sekvoj draste ŝanĝis la amerikajn sociojn. Preskaŭ malaperis pluraj amerikaj kulturoj, sed ankaŭ la post la unuaj eŭropaj konkeristoj venintaj setlistoj el Eŭropo kaj Azio havis problemojn vivteni siajn hejmajn kulturojn en la "nova mondo". La loko de la seminario elektiĝis ne hazarde: El Cuxhaven - transoceanŝipa havenurbo de la komerca centro Hamburgo - kaj la iom pli okcidenta urbo Bremerhaven - transoceanŝipa havenurbo de Bremeno - forlasis Eŭropon la plejparto de germanaj kaj aliaj mezeŭropaj elmigrintoj al Norda kaj Suda Amerikoj, interalie inter 1933 kaj 1939 multaj judaj kaj alikredaj germanoj fuĝintaj for de la nazia reĝimo.[1]

Al la evento interalie sendis salutvorton la tiama ministroprezidanto de la germania federacia lando Malsupra Saksio (kaj pli posta federacia kanceliero) Gerhard Schröder.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la IJK 1992, kies loko same elektiĝis pro la 500-jara datreveno de la eŭropa "malkovro de Ameriko", kvankam la kongresa temo ne rekte rilatis al la evento

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 el la seminaria broŝuro, titolita "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?"