37117 Narciso
37117 Narciso | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 37117 Narcissus |
Aliaj nomoj | 2000 VU2; 2000 VW55 |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Kwong Yu Yeung |
Dato de malkovro | 1-a de novembro 2000 |
Loko de malkovro | Eloy (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
1029,226 Gm (6,880 AU) 459,483 Gm (3,071 AU) 1598,968 Gm (10,688 AU) |
Discentreco | 0,5536 |
Meza anomaliangulo | 343,800° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 13,804° |
Periodo | 6591,380 tagoj (18,046 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
248,519° |
Argum. de periapsido | 180,201° |
Terdistanco - Minimuma |
311,837 Gm (2,0845 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 11,2 ± 1,6 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,088 ± 0,044 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,2 |
37117 Narciso estas malgranda, malhela asteroido de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 1-an de novembro 2000 far'de la kanada amatora astronomo William Kwong Yu Yeung elde la Observatorio Desert Beaver en Eloy (Arizono, Usono).
Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de Jupitero kaj Saturno: ĝi estas jupiterrenkonta kaj saturnrenkonta asteroido. Ĝia minimuma orbita interdistanco kun Jupitero (Jupitera MOID) estas 1,28356 astronomia unuo (192,018 milionoj da km), kaj ĝia Saturna MOID estas nur 0,442418 astronomia unuo (66,185 milionoj da km).
Ĝi ricevis la nomo de Narciso, helena mita heroo de Tespio, (Beotio), kiu estis fama pro sia beleco. Laŭ diversaj rakontoj, li fariĝis obsedata pro sia propra reflekto en lageto, kaj ial mortis pro tio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (37001 – 38000) | Poste: |
---|---|---|
(37116) 2000 UG110 | 37117 Narciso | (37118) 2000 VW4 |