38-a Pola Esperanta Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
38-a Pola Esperanta Kongreso
Kongresa insigno 38-a PEK

La 38-a Pola Esperanta Kongreso, tradicia esperanta renkontiĝo, okazis de la 31-a de majo ĝis la 2-a de junio 2019 en mazovia urbo Łochów, Pollando. Organizita de Pola Esperanto-Asocio. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 50 kongresanoj el tuta Pollando, kaj ankaŭ el Germanio, Nederlando, Rusio kaj Japanio. La temo de 38-a PEK estis dediĉita al la familio de Zamenhof. Dum la Kongreso, oni elektis novan estraron de Pola Esperanto-Asocio. La Kongreso okazis dum solena jaro de la 50-an datreveno de la donado de urborajtoj al la kongresurbo.

La Kongresejo[redakti | redakti fonton]

Kongresejo troviĝis en la renovigita stacidomo “Łochów” ĉe la fervoja linio Varsovio – Bjalistoko, konstruita en la dua duono de 19-a jarcento. Dum la Kongreso sur la stacidoma frontmuro hisis la pola kaj la esperanta flagoj.

Kongresa tranoktejo estis en renesanca Palaco apud Bienego Łochów. Sur la palacabarilo oni prezentis ekspozicion pri Esperanto, ĝia kreinto kaj heredaĵo.

Kongresaj emblemoj[redakti | redakti fonton]

Kongresa ordeno - cirkla insigno kun vido al la ĉefenirejo al la Palaco Łochów, kun la Blazono de Pollando, la emblemo de Łochów kaj la logotipo de la Pola Esperanto-Asocio. Ĉirkaŭ la bildo sur blanka fono estis surskribo en Esperanto kun la nomo kaj dato de la Kongreso kaj informoj pri la 50-a datreveno de donado de urbaj rajtoj al la kongresurbo.

Kongresa emblemo - afiŝo kun la artisme prezentita nomo de la Kongreso, ĝia loko kaj dato, kun centre lokita verda fajfilo kun la Esperanto-stelo raportante al la proksima Lerneja Muzeo de Fajfilo en Gwizdały. Ĝi estis prezentita sur la kovrilo de kongresaj materialoj kaj dum elektronikaj prezentaĵoj de prelegoj.

Programo[redakti | redakti fonton]

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Post solena malfermo de la Kongreso okazis prelegoj pri: beleco kaj historio de la kongresurbo, Lidia Zamenhof kaj ŝia amikino Ewa Toren. Posttagmeze de dua tago okazis prelegoj pri revuo Pola Esperantisto kaj monhelpo al PEA. Antaŭ la solena fermo de la Kongreso la 2-an de junio 2019 okazis diskuto pri la nuntempo kaj estonteco de polaj esperantistoj.

Kunveno[redakti | redakti fonton]

Dum la lasta tago de la Kongreso, la 2-an de junio 2019 okazis Ĝeneralan Kunsidon. Oni elektis Ĝeneralan Estraron de PEA kaj Ĝeneralan Revizian Komisionon de PEA[1].

Kultura kaj religia aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • kantoateliero de la nederlanda duopo Kajto kaj lernado humurplenajn e-kantojn de la ensemblo;
  • vespera koncerto de Kajto en la stacidoma salono, kun ĉeesto ne nur kongresanoj sed ankaŭ la urbestro kaj aliaj loĝantoj de Łochów (sabate vespere);
  • sankta meso, parte esperantlingve en apudpalaca ligna preĝejo (dimanĉe matene);
  • prezentado de junulara dancgrupo en loka mezlernejo.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

  • al Treblinka kaj Brok. Memorante, ke familio de Zamenhof pereis ĉi- tie, omaĝe al viktimoj kongresanoj honoriĝis per silenta minuto kaj esperantlingve enskribis en memorlibro en malgranda muzeo;
  • bicikla al naturrezervejo Wilcze Błota (Lupaj Kotoj);
  • vizitado la Palacon kaj Bienegon Łochów, promenado tra la ĉirkaŭata ĝin parko kun la Insulo de Poetoj kaj Verkistoj, kaj vizitado lokan modernan mezlerenejon.

Komunaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj komunaj fotoj estis faritaj:

  • antaŭ la kongresejo kun esperanta flago,
  • apudpalaca ligna preĝejo poste dimaĉa sankta meso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]