3D-presilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
presilo ORDbot Quantum 3D
la video montras kunpremite en kvar minutoj la presadon dum ĉ. 30 minutoj de kuglo per la metodo "Fused Deposition Modeling".
la Audi RSQ estis farita per robotoj de kompanio KUKA

Tridimensia presilo, en angla kaj aliaj lingvoj 3D-presilo, estas maŝino, kiu produktas tridimensiajn objektojn. La produktado estas farita en multaj tre maldikaj tavoloj adiciitaj unu super la alian. La afero estas kontrolita de komputilo. Dimensioj kaj formoj estas enmetitaj antaŭe en la komputilon. Eventuale ili estas prenitaj per skanado de modelo.

Je unu objekto oni povas uzi nur unu materialon aŭ diversajn. Tipaj materialoj estas plasto, ceramiko,[1] kaj metalo.

La 3D-presilo ne elmetas inkon sur paperon, kiel kutima presilo. Je specifa modelo de 3D-presilo la materialo estas ABS-fadeno. En la ajuto la fadeno estas hejtigita kaj fandigita. La ajuto surmetas la materialon sur la jam ekzistantan objekton. Tie la materialo plimalvarmiĝas kaj solidiĝas. Unu tavolo estas metita super la alia.

Tiu specifa maŝino (malgranda por privata uzo) povas produkti objektojn kun 24 cm3 hore. La rapideco do estas tre malgranda, nur unuopaj ekzempleroj povas esti produktitaj.

Rimarko pri la armilo el 3D-presilo[redakti | redakti fonton]

En la reto aperis informo, ke studento en Usono produktis pistolon per 3D-presilo kaj metis la desegnon en la reton, tiel ke ĉiu povas mem produkti tiajn armilojn. Juristoj kontrolu, kontraŭ kiuj leĝoj tiu studento agis. Sed tie ĉi teknika rimarko: La afero estas fakte malpli danĝera ol tiu sensaci-serĉanta informo ŝajnigas. La materialo uzita certe ne estas sufiĉe stabila por rezisti kontraŭ la energio de kartoĉo de pistolo. Maksimume unu pafo eble eblos. Eksperimentemuloj riskas perdi fingrojn!


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Pichler: TU Wien: Neue Herzpumpe aus dem 3D-Drucker. Arkivita el la originalo je 2013-04-27. Alirita 2013-04-29.