4-a simfonio (Dvořák)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 4-a simfonio en D-minoro, Op. 13, B. 41, estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. Dvořák komponis sian kvaran simfonion inter januaro kaj marto 1874. Ĝi montras influon de Richard Wagner en la disvolvigo de la temoj, kaj eĉ en la temara materialo, t.e. ĉefa temo de la dua movimento estas preskaŭ citaĵo el Tannhauser, kaj la sekcio de la Trio de la tria movimento inkludas klaran memoron de ero el la overturo de Die Meistersinger. Ankaŭ aŭdeblas influo de Johannes Brahms.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, bastamburo, triangulo, cimbaloj, harpo, kaj kordinstrumentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, A. Peter. “The Symphonies of Antonín Dvořák,” in The Second Golden Age of the Viennese Symphony: Brahms, Bruckner, Dvořák, Mahler, and Selected Contemporaries (Bloomington: Indiana University Press, 2003), 314–436.
  • Dvořák, Antonín: Sinfonia IV. Re minore. Score. Prague: Editio Supraphon, 1990. H 3432
  • Christoph Hahn, Siegmar Hohl (eld.), Bertelsmann Konzertführer. Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/Munich 1993, ISBN 3-570-10519-9
  • Annette Retinski, Alfred Beaujean, Harenberg Konzertführer: der Schlüssel zu 600 Werken von 200 Komponisten: mit 800 CD-Empfehlungen der "FonoForum"-Redaktion, fourth edition. Harenberg Kommunikation, Dortmund, 1998. ISBN 3-611-00535-5.
  • Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik A-F. VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1958.