40 Eridano A b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
40 Eridano A b
[[Dosiero:|250px]]
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Gepatra stelo
Stelo 40 Eridano A
Spektroklaso oranĝkolora nano
Konstelacio Eridano
Distanco 16,45 lumjaroj (5,04 parsekoj)
Metaleco [Fe/H] −0,19
Orbitaj elementoj
Apoapsido (Q) 0,21 AU
Orbita periodo (P) 42,38 ± 0,01 tagoj
Fizikaj ecoj
Maso (m) 8,47 ± 0,47 M🜨
Informo pri malkovro
vdr

40 Eridano A bHD 26965 b - estas ekzoplanedo, rondiranta ĉirkaŭ oranĝkolora nano 40 Eridano A, kiu estas konsistero de tiopa stelsistemo 40 Eridano. La planeda sistemo de 40 Eridano A situas je distanco 16,45 lumjaroj (5,04 parsekoj) for de Suno en konstelacio Eridano[1]. La planedo konsideratas supertero.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

En 2017 jaro dum la konferenco pri ekstreme preciza mezurado de radia rapido ĉilia sciencisto Matías Díaz (Universitato de Ĉilio) prezentis informon pri signalo de 40 Eridano A, havanta periodon je 42,37 tagoj. Li supozis, ke la signalo atestas ekziston de ekzoplanedo kun maso 8,47 termasoj kaj kun pli granda duonakso 0,21 au[2].

Laŭ esploroj de sciencistoj el Universitato de Florido la supertero havas mason 8,47 ± 0,47 M🜨 kaj situas al sia stelo pli apude ol loĝebla zono por 40 Eridano A. La planedo havas temperaturan reĝimon similan al tia de Merkuro: 40 Eridano A b ricevas 9-oble pli multe da stela radiado ol la Tero[3].

Esploro de 2018 jaro konkludis, ke la signalo havas planedan devenon[2]. Esploro de 2021 jaro konkludis la signalon mise ligitan kun planedo[4]. En 2022 jaro esploroj ne sukcesis ian certan konkludon[5]. En 2023 aperis esploro, konkludanta, ke fluktuadon de la signalo povas devenigi fluktuado de stela aktiveco de 40 Eridano A[6].

Disko de stelo 40 Eridano A en ĉielo de 40 Eridano A b aspektas preskaŭ trioble pli granda, ol disko de la Suno en ĉielo de la Tero. La blanka nano 40 Eridano B kaj la ruĝa nano 40 Eridano C en ĉielo de 40 Eridano A b videblas kiel du tre helaj steloj: blanka (-7,6m) ka ruĝa (-6m)[2].

40 Eridano A b en arto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Морозовский, Андрей. HD 26965b: суперземля в 16 световых годах (ruse) (elektronika). Вселенная Сегодня (31). Arkivita el la originalo je 2021-03-07. Alirita 2023-12-25.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2018) “The first super-Earth Detection from the High Cadence and High Radial Velocity Precision Dharma Planet Survey”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 480 (2), p. 2411. doi:10.1093/mnras/sty1933. 
  3. Super-Earth Discovered in (Fictional) Vulcan System. Arkivita el la originalo je 2018-09-27. Alirita 2020-11-14.
  4. (2021) “The California Legacy Survey. I. A Catalog of 178 Planets from Precision Radial Velocity Monitoring of 719 Nearby Stars over Three Decades”, The Astrophysical Journal Supplement Series 255 (1), p. 8. doi:10.3847/1538-4365/abe23c. 
  5. (2022) “The EXPRES Stellar Signals Project II. State of the Field in Disentangling Photospheric Velocities”, The Astronomical Journal 163 (4), p. 171. doi:10.3847/1538-3881/ac5176. 
  6. (February 2023) “Doppler Constraints on Planetary Companions to Nearby Sun-like Stars: An Archival Radial Velocity Survey of Southern Targets for Proposed NASA Direct Imaging Missions”, The Astronomical Journal 165 (4), p. 176. doi:10.3847/1538-3881/acc067.