Saltu al enhavo

Supertero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo kie oni komparas la grandon de la supertero GJ 1214 b (centre) kompare al la Tero kaj Neptuno.

Supertero estas tipo de ekstersunsistema planedo kun maso inter tiu de la Tero kaj tiu de la gasgigantoj de la Sunsistemo.[1] La termino supertero rilatas nur al la maso de la planedo, nek al ĝiaj surfacaj kondiĉoj nek al loĝebleco.

Ĝenerale, la difino pri supertero rilatas nur al ĝia maso, kaj ne al ĝia temperaturo, konsisto, orbitaj ecoj aŭ medio simila al tiu de la Tero. Diversaj valoroj de specifa maso estas uzataj en la difinoj de superteroj. Dum fontoj ĝenerale konsentas pri la supra limo, 10 termasoj,[1][2][3] (~69% de la maso de la plej malgranda gasgiganto de la sunsistemo, Urano), la suba limo varias de 1[1] aŭ 1,9[3] ĝis 5[2], kaj aliaj diversaj difinoj aperas en la medioj.[4][5][6] Iuj aŭtoroj sugestas ke la termino devus esti limigita por planedoj sen signifa atmosfero.[7] Planedoj kun masoj pli grandaj al 10 termasoj estas nomataj gasgigantoj.

Malkovroj

[redakti | redakti fonton]

La sunsistemo ne havas ĉi tiun tipon de planedo, tial ke la plej granda tersimila planedo en la Sunsistemo estas la Tero, kaj la aliaj pli grandaj planedoj estas almenaŭ 14 oble pli masaj ol la Tero.

Unua malkovrita supertero

[redakti | redakti fonton]
Masoj kaj radiusoj de tranzitaj superteroj kompare al aliaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj.

La unua supertero estis malkovrita de Aleksander Wolszczan kaj Dale Frail ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12 dum 1991. La aliaj du planedoj de la sistemo havas proksimumajn masojn de 4 Termasoj, tro malgrandaj por esti gasgigantoj.

La unua supertero ĉirkaŭ stelo de la ĉefa sekvenco estis malkovrita de skipo gvidita de Eugenio Rivera dum 2005. Ĝi orbitas ĉirkaŭ Gliese 876 kaj estis nomita Gliese 876 d (du aldonaj Jupiter-masaj gasgigantoj estis malkovritaj antaŭe en tiu sistemo). Oni taksas ke ĝia maso estas 7,5 Termasoj kaj havas tre malgrandan orbitan periodon, proksimume 2 tagojn. Pro la proksimeco de Gliese 876 d al ĝi stelo (ruĝa nano), ĝi havas altan surfacan temperaturon, kiu atingas ĝis 650 K kaj eble havas likvan akvon.[8]

Aliaj superteroj malkovritaj dum 2006

[redakti | redakti fonton]

Aliaj du superteroj estis malkovritaj dum 2006, OGLE-2005-BLG-390Lb kun masoj de 5,5 termasoj, malkovritaj per gravita lensado, kaj HD 69830 b kun maso de 10 termasoj.[1]

Unua supertero en la loĝebla zono

[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2007, skipo gvidita de Stephane Udry anoncis la malkovron de du novaj superteroj ĉirkaŭ Gliese 581,[9] ambaŭ en la limoj de la enloĝebla zono ĉirkaŭ la stelo, kie eble ekzistas akvo sur ĝia surfaco. Gliese 581 c havas mason de almenaŭ 5 Termasoj kaj troviĝas je 0,073 AU de Gliese 581, ĝi estas en la “varma” limo de la enloĝebla zono ĉirkaŭ Gliese 581 kun kalkulita averaĝa temperaturo (sen konsideri la inlfuon de atmosfero) de −3 °C kun albedo simila al tiu de Venuso, kaj 40 °C kun albedo simila al tiu de la Tero. Aldonaj esploroj sugestas ke Gliese 581 c suferas forcejan efikon kiel Venuso, sed ne la alia planedo, Gliese 581 d, kiu orbitas ankaŭ en la enloĝebla zono je 0,22 AU kaj havas mason de 7,7 Termasoj.

Superteroj malkovritaj dum 2008

[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej malgrandaj superteroj ĝis nun malkovritaj estas MOA-2007-BLG-192L b, anoncita de la astronomo David P. Bennett la 2-an de junio 2008.[10][11] Ĉi tiu planedo havas proksimuman mason de 3,3 Termasoj kaj orbitas ĉirkaŭ bruna nano. Ĝi estis detektita per gravita lensado.

Dum junio 2008, eŭropaj sciencistoj anoncis la malkovron de tri superteroj ĉirkaŭ la stelo HD 40307, nur iomete malpli masa ol la Suno. La planedoj havas almenaŭ la sekvajn minimumajn masojn: 4,2, 6,7, kaj 9,4 Termasoj. La planedoj estis detektitaj per la metodo radiala rapido uzante la instrumenton HARPS (High Accuracy Radial Velocity Planet Searcher), kiu troviĝas en Ĉilio.[12]

Krome, la samaj eŭropaj sciencistoj raportis pri la planedo kun 7,5 Termasoj ĉirkaŭ la stelo HD 181433. Ĉi tiu stelo ankaŭ havas Jupiter-simila planedo kiu orbitas ĝin post 3 jaroj.[13]

Superteroj malkovritaj dum 2009

[redakti | redakti fonton]
Bildo kie oni komparas la grandon de la supertero COROT-7b (centre) compare al la Tero kaj Neptuno.

La planedo COROT-7b, kun maso kalkulita kiel 4,8 Termasoj kaj orbita periodo de nur 0,853 tagoj, estis malkovrita dum februaro 2009. Oni kalkulas ke la denseco de COROT-7b indikas rokan konsiston simila al tiu de la internaj planedoj de la Sunsistemo, nova kaj grava malkovro.[14] COROT-7b, malkovrita tuj post HD 7924 b, estas la unua supertero malkovrita ĉirkaŭ stelo de la ĉefa sekvenco.[15]

La malkovro de Gliese 581 e kun minimuma maso de 1,9 termasoj estis anoncita la 21-an de april 2009. Ĝi estas la plej mallgranda ekstersunistema planedo ĉirkaŭ normala stelo. Ĝi orbitas sian stelon je nur 0,03, kun orbita periodo de 3,15 tago kaj do, ne troviĝas en la enloĝebla zono,[16] kaj povas suferi 100 oble pli da tajda varmigo ol la vulkana satelito Iono de Jupitero.[17]

Aldone, oni konfirmis ke Gliese 581 d, je 0,2 AU kaj orbita periodo de 67 tagoj, troviĝas en la enloĝebla zono de sia ruĝa nano. Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedoj kiu eble ekzistas likva akvo.[16]

Ankaŭ la planedo GJ 1214 b, malkovrita dum decembro 2009 kaj 2,7 oble pli granda ol la Tero, pous enteni likvan akvon. Tion diris David Charbonneau, astronomia instruisto ĉe Harvard kaj aŭtoro de artikolo pri la malkovro.[18]

Je decembro 2009, oni malkovris 30 superterojn, 24 el ili per la instrumento HARPS.[19]

Superteroj malkovritaj dum 2010

[redakti | redakti fonton]

Malkovrita la 7-an de januaro, 2010, la planedo HD 156668 b havas minimuma maso de 4,15 Termasoj, kaj estas la dua plej malpeza planedo detektita per radiala rapido.[20] La alia planedo malkovrita per radiala rapido kiu estas malpli granda estas 581 e, kiel dirite supre.

Karakteroj

[redakti | redakti fonton]

La fizikaj ecoj de la superteroj estas malsamaj al tiuj de la Tero ĉar la maso estas pli granda. Studo pri Gliese 876 d de skipo gvidita de Diana Valencia[1] rivelis ke eblus dedukti, el la radiuso mezurita per tranzito kaj la maso, la strukturan konsiston de la planedo. La kalkuloj por Gliese 876 varias de 9.200 km (1,4 Ter-radiusoj) por roka planedo kun tre granda fera kerno, ĝis 12.500 km (2,0 Ter-radiuso) por akveca kaj glacieca planedo. Laŭ tiuj limoj, la supertero Gliese 876 d povus havi surfacan graviton inter 1,9g kaj 3,3g (19 kaj 32 m/s²). Granda surfaca gravito (ĝenerale pli grandaj ol tiuj de Neptun-, Uran-, kaj Saturn-ecaj planedoj) estas unu el la precipaj ecoj de la konataj superteroj.

Postaj teoriaj laboroj de Valencia kaj aliuloj sugestas ke superteroj estas pli geologie aktivaj ol la Tero, kun pli fortaj tektonaj platoj. Fakte, iliaj modeloj sugestas ke la Tero estas limkazo, ĝuste sufiĉe granda por teni tektonajn platojn.[21] Tamen, aliaj studoj determinis ke estas ĝuste male.[22]

Temperaturoj

[redakti | redakti fonton]

Tial ke la atmosferoj kaj forcejaj efikoj de la superteroj estas nekonataj, la surfaca temperaturo estas ankaŭ nekonata kaj nur estas donata ekvilibran temperaturon. Ekzemple, la nigrakorpa temperaturo de la Tero estas 254,3 K (−19 °C).[23] Estas la forceja efiko kiu tenas la Teron varma. Venuso havas nigrakorpan temperaturon de nur 231,7 K (−41 °C), malgraŭ ĝia vera temperaturo estas 737 K (464 °C).[24] Kvankam la atmosfero de Venuso kaptas pli da varmos ol la Tera atmosfero, ĝia nigrakorpa temperaturo estas pli malgranda pro ĝia tre granda albedo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (2007) “Radius and structure models of the first super-earth planet”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 656 (1), p. 545–551. doi:10.1086/509800. 
  2. 2,0 2,1 Fortney et al. (2007). “Planetary Radii across Five Orders of Magnitude in Mass and Stellar Insolation: Application to Transits”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 659 (2), p. 1661–1672. doi:10.1086/512120. 
  3. 3,0 3,1 (2009) “A super-Earth transiting a nearby low-mass star”, Nature 462 (17 December 2009), p. 891–894. doi:10.1038/nature08679. Alirita 2009-12-15.. 
  4. Peter N. Spotts. Canada's orbiting telescope tracks mystery 'super Earth' Arkivigite je 2009-12-05 per la retarkivo Wayback Machine, Hamilton Spectator, 2007-04-28
  5. Life could survive longer on a super-Earth - space - 11 November 2007 - New Scientist Space. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2010-05-06.
  6. ICE - News Detail. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2010-05-06.
  7. (2007) “Mass–radius relationships for solid exoplanets”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 669, p. 1279–1297. doi:10.1086/521346.  Arkivigite je 2019-12-13 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Rivera, E. et al. (2005). “A ~7.5 M Planet Orbiting the Nearby Star, GJ 876”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 634 (1), p. 625–640. doi:10.1086/491669. 
  9. Udry et al. (2007). “The HARPS search for southern extra-solar planets XI. Super-Earths (5 and 8 M) in a 3-planet system”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 469 (3), p. L43–L47. doi:10.1051/0004-6361:20077612. 
  10. Oasis, Online Abstract Submission and Invitation System - Program Planner. Arkivita el la originalo je 2014-04-28. Alirita 2022-01-05.
  11. [https://web.archive.org/web/20081013125558/http://fr.arxiv.org/abs/0806.0025 Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine [0806.0025] A Low-Mass Planet with a Possible Sub-Stellar-Mass Host in Microlensing Event MOA-2007-BLG-192]
  12. BBC NEWS | Science/Nature | Trio of 'super-Earths' discovered
  13. AFP: Astronomers discover clutch of 'super-Earths'. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2008-06-19.
  14. Queloz, D., Bouchy, F., Moutou, C., Hatzes, A., Hebrard, G., Alonso, R., Auvergne, M., Baglin, A., Barbieri, M., Barge, P., Benz, W., Bordé, P., Deeg, H., Deleuil, M., Dvorak, R., Erikson, A., Ferraz Mello, S., Fridlund, M., Gandolfi, D., Gillon, M., Guenther, E., Guillot, T., Jorda, L., Hartmann, M., Lammer, H., Léger, A., Llebaria, A., Lovis, C., Magain, P., Mayor, M., Mazeh, T., Ollivier, M., Pätzold, M., Pepe, F., Rauer, H., Rouan, D., Schneider, J., Segransan, D., Udry, S., and Wuchterl, G. (2009). “The CoRoT-7 planetary system: two orbiting Super-Earths”, Astronomy and Astrophysics ("astronomio kaj astrofiziko") 506, p. 303. doi:10.1051/0004-6361/200913096.  Also available from exoplanet.eu
  15. Howard et al. (January 2009). “The NASA-UC Eta-Earth Program: I. A Super-Earth Orbiting HD 7924”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") (abstract). arXiv:0901.4394. 
  16. 16,0 16,1 Lightest exoplanet yet discovered. ESO (ESO 15/09 - Science Release) (2009-04-21). Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2010-05-06.
  17. (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. Alirita 2009-06-17.. 
  18. http://edition.cnn.com/2009/TECH/12/16/super.earth.discovery/index.html
  19. http://www.cnn.com/2009/TECH/science/10/19/space.new.planets/index.html
  20. Second Smallest Exoplanet Found To Date At Keck. W.M. Keck Observatory (2010-01-07). Arkivita el la originalo je 2016-03-10. Alirita 2010-01-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-10. Alirita 2010-05-06.
  21. CfA Press Release Release No.: 2008-02 January 9, 2008 Earth: A Borderline Planet for Life?
  22. Barry, Carolyn, "The plate tectonics of alien worlds". Arkivigite je 2012-05-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-04. Alirita 2010-05-06.
  23. Williams, David R.. Earth Fact Sheet. NASA (2009-05-20). Alirita 2009-12-23.
  24. Williams, David R.. Venus Fact Sheet. NASA (2005-04-15). Alirita 2009-12-23.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]