MOA-2007-BLG-192L b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MOA-2007-BLG-192L b
superteroekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
Artista bildo de MOA-2007-BLG-192L b ĉirkaŭ sia stelo
Gepatra stelo
Stelo MOA-2007-BLG-192L
Konstelacio Sagitario
Rekta ascensio (α) 18h 08m 04s [1]
Deklinacio (δ) −27° 09′ 00″ [1]
Distanco 3000±1000 lj [2]
Orbitaj elementoj
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
3.3+4.9−1.6 M[2]
Informo pri malkovro
Dato 24-a de majo 2008
Malkovristoj Bennett et al.
Metodo Gravita lensado
Loko Nov-Zelando Nov-Zelando
Situacio Publikigita[2]
vdr

MOA-2007-BLG-192Lb estas ekstersunsistema planedo je proksimume 3000 lumjarojn en la konstelacio Sagitario. Ĉi tiu planedo orbitas ĉirkaŭ la bruna nano MOA-2007-BLG-192L. Kun proksimuma maso de 3,3 Termasoj, ĝi estas unu el la plej malgrandaj konataj ekstersunsistemaj planedoj. Ĝi estis malkovrita per gravita lensado la 24-an de majo 2007, dum la dua periodo de la projekto MOA (angle Microlensing Observations in Astrophysics) ĉe la observatorio Mount John University en Nov-Zelando.[2]

La stelo ankaŭ estas malgranda, ĝi havas nur 0,06 M, kaj tre eble ne kapablas teni nuklean fuzion.[3] La kalkulita distanco inter MOA-2007-BLG-192L b kaj ĝia planedo estas proksimume 0,62 AU.[2] Tio signifas ke la planedo eble formiĝis el glacio kaj gaso, pli simila al Neptuno (glacia gasgiganto) ol al la Tero (tereca planedo), laŭ la astronomo David Bennett de la Universitato de Notre Dame[3] iom norde de la urbo South Bend en Indianio kaj nur 7 kilometrojn sude de la limo al Miĉigano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Notes for star MOA-2007-BLG-192-L. The Extrasolar Planets Encyclopaedia. Arkivita el la originalo je 2008-09-26. Alirita 2008-06-16.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Bennett, D. P.; Bond, I. A.; Udalski, A.; et al. (2008), "A Low-Mass Planet with a Possible Sub-Stellar-Mass Host in Microlensing Event MOA-2007-BLG-192", Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo") 684 (1): 663–683, doi:10.1086/589940 
  3. 3,0 3,1 Smallest Extrasolar Planet Portends Other Earths Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine, Richard A. Kerr, ScienceNOW Daily News, June 2, 2008. Accessed on line June 16, 2008.