50PLUS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

50PLUS, mallongigita kiel 50+, estas politika partio en Nederlando kiu defendas la interesojn de la emerituloj.[1][2] La partio estis fondita en 2009 de Maurice Koopman, Alexander Münninghoff kaj Jan Nagel, politikisto antaŭe rilata al la Partio de la Laboro kaj al la partio Loĝebla Nederlando. Nagel estis prezidanto de la partio el 2020.

La partio havis sian unuan politikan partoprenon dum la nederlandaj provincaj balotado de 2011; dum tiuj balotadoj la partio akiris 9 sidlokojn en la Provincaj Konsilioj. En la balotado al la Nederlanda Senato de 2011, la membroj de la Provincaj Konsilioj elektis la membrojn de la menciita ento, rezultante elektita unu sidloko por la partio en la Senato. Dum la ĝenerala balotado de 2012, la partio akiris du sidlokojn. En 2017 ili akiris kvar kaj en 2021 nur unu.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andeweg, R. kaj G. Irwin Politics and Governance in the Netherlands, Basingstoke (Palgrave) p. 49
  2. Nordsieck, Wolfram (2017). «Netherlands». Parties and Elections in Europe.