8013 Gordonmoore
8013 Gordonmoore | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 8013 Gordonmoore |
Aliaj nomoj | 1990 KA |
Nomita laŭ | Gordon Moore vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 18-a de majo 1990 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
328,996 Gm (2,199 AU) 186,782 Gm (1,249 AU) 471,210 Gm (3,150 AU) |
Discentreco | 0,432 |
Meza anomaliangulo | 2,428° |
Klinangulo | 7,572° |
Periodo | 1191,230 tagoj (3,261 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
105,586° |
Argum. de periapsido | 146,783° |
Terdistanco - Minimuma |
36,695 Gm ( 0,2453 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2,3 km |
Rotacia periodo | ~0,25 tago (~6 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,15 : supozita |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 16,6 |
8013 Gordonmoore estas tre malgranda amora asteroido, malkovrita la 18-a de majo 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).
La taksado de ĝia diametro je 2,3 km estas bazita sur la hipotezo, ke ĝia albedo estus de 0,15.
Ĝi estas marsrenkonta kaj teknike terrenkonta asteroido, kvankam ĝia orbito ne krucas tiun de Tero: la plej malgranda distanco inter ĝia orbitoj kaj tiu de Tero estas 0,245294 astronomia unuo (36,695 milionoj da km).
- La 7-an de junio 1928 ĝi pasis al 0,2479 AU (37,085 milionoj da km) de Tero.
- La 10-an de junio 2114 ĝi pasos al 0,2526 AU (37,789 milionoj da km) de nia planedo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en honoro de la usona industriestro Gordon Moore, dumviva kontribuanto al kaj subtenanto de la edukado, esplorado kaj teknologio, fama pro lia revolucia vido pri la estonteco de la komputiloj kun la leĝo de Moore.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
(8012) 1990 HO3 | 8013 Gordonmoore | (8014) 1990 MF |