Saltu al enhavo

Salvatierra de los Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:53, 28 maj. 2019 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salvatierra de los Barros
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 06175
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 573  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 6° 41′ U (mapo)38.491111111111-6.6852777777778Koordinatoj: 38° 29′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 75 km² (7 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salvatierra de los Barros (Hispanio)
Salvatierra de los Barros (Hispanio)
DEC
Situo de Salvatierra de los Barros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salvatierra de los Barros [+]
vdr

Salvatierra de los Barros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas salvaterrensess. La censita populacio en 2008 estis de 1.802 loĝantoj.

Salvatierra de los Barros estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 620 m; je 66 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 64 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 27 km de Jerez de los Caballeros, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 75 km². Spite la nomo la vilaĝo ne situas tiom en la komarko Tierra de Barros kiom en pli sudokcidenta montaro nome Sierra Suroeste.

Agrikulturo kaj brutobredado (porko). Sed krom la ĝeneralaj tradiciaj labordediĉoj en la regiono en tiu vilaĝo estas pli tradicia la Potfarado ĉefe de Botiĥoj, tiom utilaj kaj necesaj somere kiam ankoraŭ ne estis aŭ ne abundis la elektraj fridujoj. Tiam la potvendistoj de la vilaĝoj trakuris la tutan landon kaj eĉ al Eŭropo por vendi la botiĥojn kaj potojn faritajn en la vilaĝo.

Nun estas ankoraŭ manlaboristoj kiuj dediĉas sin al la sama tasko sed iom pli orientite al arta potfarado. En la vilaĝo estas Muzeo pri Potfarado.