Botiĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Virino trinkante el botiĥo

Botiĥo (hispane: botijo) estas ujo el pora bakita argilo, tradicia de Hispanio, destinita por enhavi akvon. La botiĥo havas la proprecon, ke plenigita kaj lokita sub la suno, malvarmigas la akvon ĝi enhavanta.

La botiĥo havas larĝan ventron por doni al ĝi kapaciton, unu enira buŝo per kiu oni plenigas kaj unu elira beko uzata por trinki. La botiĥo estas tipa elemento de la hispana kulturo. Fakte, oni apenaŭ trovos komarkon sen sia botiĥotipo, de kiuj varias la formoj, koloroj, ceramikaĵoj, ktp.

La plej taŭga maniero trinki estas levi plej alte eble la ujon tiel ke la akvofluo falu dum multe da tempo kaj dealte; tiele la impreso estas pli sensoifiga. Krome oni evitas tuŝi per lipoj la trinkujon, kio nepras por higienaj kialoj. Por tio necesas ĉu lerteco ĉu fortaj brakoj ĉu malpligranda botiĥo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Eble la termino venas el la romianoj, ĉar ekzistis la latina vorto "buttis" kiu signifis barelo, kaj poste oni uzis ties diminutivo "butticula". Sebastián de Covarrubias, en la jaro 1611, priskribis "botija"-n kiel "tera glaso ventroforma kun mallarĝaj buŝo kaj kolo. La infanoj kiam estas plorontaj ŝveligas la vangojn kaj ĉi tio nomiĝas botiĥiĝi".

Ofte la botiĥo ricevas malsamajn nomojn laŭ komarko aŭ vilaĝo: en suba Andaluzio estas la plej ĝenerale uzata la termino "búcaro", kiu laŭ RAE devenas el la mozaraba kaj ĉi tiu el la latina. En la vilaĝoj de Vega de Granada oni nomas ĝin "pipo". En Kanarioj oni nomas ĝin "porrón". En Katalunio ĝi nomiĝas "càntir". En Meksiko ĝi estas nomata "cántaro" kaj en Gvatemalo, "pichinga" (kvankam ĉi tiu vorto havas ankaŭ aliajn uzojn).

Principo[redakti | redakti fonton]

La principo de funkciado estas la jena: la akvo trafluetas tra la poroj de argilo kaj kontakte kun la seka ekstera medio (karakterizaĵo de la mediteranea klimato) forvaporiĝas, produktante malvarmetiĝon (2,219 kiloĵuloj po unu gramo de akvo elvaporiĝita). La kerno de la malvarmetiĝo estas do la vaporiĝado de la akvo ŝvitiĝanta, ĉar tio konsumas la varman energion de la akvo de la botiĥo.

Estas kutima praktiko en Andaluzio lasi dum kelkaj horoj la botiĥon plenan de akvo kun ŝpruceton de aniz-likvoro antaŭ ol uzi ĝin je la unua fojo por forigi la guston de koto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]