Saltu al enhavo

Klaviceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:25, 4 jan. 2020 farita de 90.110.56.91 (diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Flamanda klaviceno.

Klaviceno (itale: clavicembalo, el latine: clavis - klavo; cymbel - cimbalo) estas pluka korda klavara instrumento, tre populara en la jarcentoj de 15-a ĝis 18-a.

Malsame ol piano, en klaviceno kordojn ne cikigas marteloj, sed pikiloj (tial pluka kordinstrumento). Pro tio sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta.

Specoj de klaviceno

[redakti | redakti fonton]

Klaviceno estis multfoje plibonigata kaj konformigata al ia celo. Jen kelkaj "plibonigaĵoj".

  • spinedoklaviceneto- kvinokta, unuklavara, populara en 15-, 16- kaj 17-jarcentaj domoj;
  • tabloklaviceno (angle Virginals) - populara en Anglio speco de klaviceno, ĝi havis unu kvaroktan klavaron, ĝia skatolo estis ortangula kaj ĝi ne havis la piedojn (el tio la nomo);
  • unuvoĉa klaviceno - dufoje pliigita nombro de kordoj.

Famaj muzikistoj komponintaj por klaviceno

[redakti | redakti fonton]