Wiliam Byrd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William Byrd)
Wiliam Byrd
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1542 (1542-11-30)
en Londono
Morto 4-an de julio 1623 (1623-07-04) (80-jaraĝa)
en Stondon Massey, Essex
Tombo Stondon Massey (St Peter and St Paul) Churchyard
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Wiliam Byrd
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

William BYRD (naskiĝis en 15391540?, mortis la 4-an de julio, 1623) estis la plej renoma el fruaj anglaj komponistoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia tuta vivo estis markita de kontraŭdiroj; kiel vera renesanca homo, li ne konformas bone al kategorioj. Li eniris en la 17-an jarcenton sen verki muzikon en la nova baroka maniero, sed lia superbe konstruitaj verkoj por klavarinstrumentoj markis la komencon de la baroka stilo en orgena kaj klavicena muzikoj.

Kvankam li estis nominale anglikana kortega komponisto plejparton de sia vivo, li pasigis siajn lastajn jarojn, komponante por la roma liturgio, kaj mortis en relativa malhelo. En la kontraŭ-katolika reago, sekvanta la Pulvan Komploton de 1605, iom da lia muziko estis malpermesita en Anglio sub minaco de malliberigo; iom da ĝi — kiel la Mallonga Diservo — estas kantata en angliaj katedraloj seninterrompe jam dum kvar jarcentoj.

Simila al plej promesantaj junaj muzikistoj en renesanca Eŭropo, Byrd ekis sian karieron ĉe frua aĝo. Antaŭnelonge malkovrata jura dokumento postulas, ke li naskiĝis en 1540 (aŭ eble pli malfrue en 1539), ne en 1543 kiel kelkaj biografoj pensis kaj iom ankoraŭ kredas. Li preskaŭ certe kantis en la Reĝa Kapelo dum la regado de Mary Tudor (15531558), "venis al muziko sub Thomas Tallis." Ĉi tio metis lin en la plej bona etoso en Anglio dum liaj impreseblaj adoleskantaj jaroj, flanke de la plej bonaj muzikistoj de lia epoko, kiuj hegemoniis en la tuto de la Britiaj Insuloj, el Nederlando, eĉ el Hispanio. Maria la 1-a pasigis sian mallongan regadon superreaganta al la ekcesoj de protestanta aŭstereco sub ŝia antaŭulo Eduardo la 6-a. Unu de la plej plezuraj aspektoj de ĉi tio estis ŝia gusto por ellabora latinlingva kirka muziko. Byrd ŝajne prosperigis sur la ĝojega, kreda atmosfero: unu manuskripto el la kapelo de la reĝino Maria inkluzivas muzikan fiksaĵon de longa psalmo por Vespro, kun ok versoj ĉiuj de gvidantaj kortegaj komponistoj Mundy kaj Sheppard, kaj kvar versoj de la juna Byrd. Ili ŝane rekonis lian talenton kaj invitis lin verki kun ili kiel egalulo.

Li havis dek ok jarojn kiam Mary mortis kaj la fidele protestanta reĝino Elizabeth sukcedis ŝin. La subita ŝango eble pelis lin kontraŭe el kortego. Li aperis denove en siaj mezaj dudekaj jaroj kiel orgenisto kaj ĥoromajstro de la Linkolna Katedralo, kie la ekleziuloj ŝajne devis riproĉi lin pro la ludado ĉe troa longeco dum mes-servoj. Post esti nomumita Ĝentilhomo de la Reĝa Kapelo en 1572, bone pagata laborposteno kun konsideraj privilegioj ligita, li transmigris reen al Londono. Li laboris tie kiel kantisto, komponisto kaj orgenisto por pli ol du jardekoj. Juŝ post lia nomumo, li kaj Tallis akiris kunan prespermeson el reĝino Elizabeth. Li eldonis tri kolektojn de latinlingvaj motetoj aŭ Cantiones Sacrae, unu (en 1575) kun la kunlaborado de lia instruisto kaj du (en 1589 kaj 1591) de si mem post la pli maljuna homo mortis. Flanke de tio, li produktis du substancajn antologiojn de muziko en la angla lingvo, Psalmes, Sonets and Songs en 1588 kaj Songs of Sundrie Natures en 1589. Li ankaŭ verkis grandan kvanton de anglikaneklezian muzikon por la Reĝa Kapelo, inkluzivas tiajn majstroverkojn kiel la dek himnoj Sing joyfully. En 1593 li transmigris kun sia familio al la malgranda urbeto Stondon Massey en Essex, kaj pasigis la ceterajn tridek jarojn de sia vivo tie, dediĉanta sin mem pli kaj pli al muziko por la romkatolika liturgio. Li eldonis siajn tri famajn fiksaĵojn de la ordinara meso inter 1592 kaj 1595, kaj sekvis ilin en 1605 kaj 1607 kun liaj du libroj de Gradualia, ellaborita jarlonga muzika ciklo. Li mortis en la 4-a de julio, 1623, kaj estis entombigita en senmarka tombo en la Stondona kirkkorto.

Muzika verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiu fazo de la muzika kariero de Byrd efikis de la politikaj kaj religiaj polemikoj de lia epoko. Kiam leĝo estis aprobita en 1534 faranta Henrikon la 8-an "la sola Superega Kapo en tero de la Eklezio de Anglio," liturgio kaj kirka muziko akiris novan gravecon. En tiaj malstabilaj tempoj, la ekstera ekzercado de adorado estis ofte la sola tuŝoŝtono por ena lojaleco — kaj en la nova Anglia eklezio, mallojaleco al la establita religio estis ankaŭ mallojaleco al la ŝtato. Ĉi tiu punkto ne estis perdita sur la obsede politika Tudor-reĝimo.