Imre Hatvani
Imre Hatvani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1818 en Monostorpályi |
Morto | 15-an de marto 1856 (37-jaraĝa) en Buda |
Okupo | |
Okupo | revoluciulo |
Imre Hatvani, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvani Imre estis hungara advokato, neregula trupestro, oficiro.
Imre Hatvani[1] naskiĝis la 19-an de julio 1818 en Monostorpályi, li mortis la 16-an de marto 1856 en Buda (laŭ aliaj informoj la mortotago estis la 15-a).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Hatvani akiris advokatan diplomon en kolegio de Debrecen, poste li faris jurajn laborojn province. Li faris kambiofalsaĵon, tial lia jura profesio estis malpermesita. Li aliĝis al la hungara revolucio de 1848, li redaktis gazeton, kiu aperis nur unufoje. Li estis trupestro de neregula hungara trupo en rango majoro. En aprilo de 1849 li aranĝis oficiale trupon en Bihar (reĝa departemento). En la sekva monato okazis pactraktadoj inter Jozefo Bem kaj Avram Iancu, dum neatendite kaj senpermese Hatvani atakis la rumanojn kaj faris kontraŭleĝajn agojn. La rumanoj nature rebatis kaj ĉesis la komenciĝanta paco. Post fiasko de la revolucio Hatvani rifuĝis al Usono, tamen li revenis en 1850 por krei liberecbatalon. Li estis arestita kaj mortis en prizono pro malsatprotesto. Li edziĝis en 1846, lia edzino naskis filon.
Lia sola kontribuo
[redakti | redakti fonton]- Szózat az oláhfaj védelmében (1848)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo H, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio