Frasnoy
Frasnoy | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Ouest |
INSEE kodo | 59251 [+] |
Poŝtkodo | 59530 |
Kodo laŭ INSEE | 59251 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Maurice Caffieri 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 285 (1 999) |
Loĝdenso | 48 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°16′14″N 3°40′48″O / 50.27056°N, 3.68°O (mapo) Koordinatoj: 50°16′14″N 3°40′48″O / 50.27056°N, 3.68°O (mapo) |
Alto | 83 m - 131 m |
Areo | 5,84 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 16′ 14″ Nordo 3° 40′ 48″ Oriento / 50.2705555556 °N, 3.68 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Frasnoy [+] | |
Frasnoy estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 285 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Frasnoy estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Frasnoy troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Frasnoy etendiĝas sur 5,84 km².
Administrado
Frasnoy apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.