Jacob Schwartz
Jacob Schwartz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | decembro 1975[1] en Norda Karolino |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komputosciencisto |
Jacob SCHWARTZ (prononco [jakob ŝŭarc], naskiĝis en decembro 1975 en Norda Karolino) estas usona komputikisto kaj esperantisto. Schwartz loĝas en Waltham, Masaĉuseco.[1]
Schwartz malkovris Esperanton komence de la 1990-aj jaroj, sed ne forte studis, kaj kiam li eniris la universitaton Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), li iĝis tro okupita. Finfine, en 2000, li sufiĉe bone lernis kaj ĉeestis siajn unuajn Esperanto-renkontiĝojn. En 2001 li aktiviĝis en la Usona Esperantista Junularo (USEJ), la usona sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj estis unu el la ĉefaj motoroj de USEJ almenaŭ ĝis 2007.[2] Li estis en la loka kongresa komitato por la Landa Kongreso de ELNA en Cambridge en 2003.[3] Inter la jaroj 2002 kaj 2009, Jacob partoprenis en Vikipedio. Intertempe li estas diplomito pri komputiko, aparte interesiĝante pri la studado de komputillingvoj, precipe pri funkciaj lingvoj kiel Haskell. Lia subfako en la universitato estis la studado de komunikiloj. Li ankoraŭ laboras por la Societo por Esperanto ĉe sia universitato, MIT.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 konfirmitaj informoj pri aĝo kaj loĝloko en la retejo radaris.com (angle)
- ↑ lia alvoko al aliaj USEJ-anoj pli aktiviĝi en la tutlanda asocio el marto 2007 (esperante kaj angle)
- ↑ informo pri la LKK de la Landa Kongreso de ELNA en Cambridge en 2003 en la retejo esperanto.fandom (esperante)