Pál Fekete
Pál Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vörös Pál |
Naskiĝo | la 4-an de novembro 1900 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 3-an de januaro 1959 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/1 (8/A)-1-176 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ŝlagristo filmaktoro |
Pál Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Pál estis hungara aktoro, operkantisto (tenoro). Lia origina familia nomo estis Vörös [voroŝ].
Pál Vörös [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1900 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Fekete devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1920. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi, poste al pluraj kabaredoj. Intertempe li lernis operkantadon en Muzikakademio de Budapeŝto, fine li plulernis en Berlino en la lernojaro 1929. Inter 1930 kaj 1940 li apartenis al koruso de la Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed en tiu periodo li ofte havis pli malgrandajn operajn rolojn. Inter 1939-1945 pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis videbla nur en kabaredoj, sed poste li denove estis membro de la Operejo ĝismorte. Li kantis ankaŭ operetojn, ŝlagrojn kaj popolajn melodiojn.
Li edziĝis en 1935.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Pongrác Kacsóh: János vitéz - strázsamester (debuto en 1931; baldaŭ franca reĝo)
- Ferenc Lehár: Mosoly országa - Hatfaludy
- Modest Petroviĉ Musorgskij: Boriso Godunov - vilaĝa stultulo
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus - Frosch
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier - Faninal
- Franz Schubert: La fraŭlinoj triope - Novotny
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann - Francisko
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Aggyisten, Biri! (1927) – fraŭlo el Ameriko
- Hyppolit, la lakeo (1931) – kantisto
- Mágnás Miska (1949) – kantisto