Saint-Remy-Chaussée
Saint-Remy-Chaussée | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Berlaimont |
INSEE kodo | 59542 [+] |
Poŝtkodo | 59620 |
Kodo laŭ INSEE | 59542 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Didier Willot 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 469 (1 999) |
Loĝdenso | 90 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°10′15″N 3°52′21″O / 50.17083°N, 3.8725°O (mapo) Koordinatoj: 50°10′15″N 3°52′21″O / 50.17083°N, 3.8725°O (mapo) |
Alto | 136 m - 182 m |
Areo | 5,17 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 10′ 15″ Nordo 3° 52′ 21″ Oriento / 50.1708333333 °N, 3.8725 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Remy-Chaussée [+] | |
Saint-Remy-Chaussée estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 469 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Saint-Remy-Chaussée estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Saint-Remy-Chaussée troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Remy-Chaussée etendiĝas sur 5,17 km².
Administrado
Saint-Remy-Chaussée apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.