Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Aspekto
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj | ||
---|---|---|
Институт космической биологии и медицины | ||
instituto de Rusia Akademio de Sciencoj | ||
Komenco | 1963 vd | |
Geografia situo | 55° 46′ 47″ N, 37° 31′ 26″ O (mapo)55.77958737.523966Koordinatoj: 55° 46′ 47″ N, 37° 31′ 26″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Adreso | 76a Khoroshevskoe Shosse, Moscow 123007 | |
| ||
Fondinto(j) | Rusia Akademio de Sciencoj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj - ruse Институт медико-биологических проблем - en Moskvo estas esplora organizaĵo en la Rusia Akademio de Sciencoj. Ĝi instaliĝis en 1963 kadre de la kosmoesplora programo de Sovetunio, sed ankaŭ post la kolapso de Sovetunio en 1991 same intense aktivas ĝis la nuntempo. Precipe esploriĝas la faktoroj kiuj kaŭzas fortan medicinan streson de kosmonaŭtoj dum ties estado ekster la tera gravito kaj ekster la tera magnetkampo, kaj medicinaj terapioj kontraŭ tiu damaĝa streso. La rezultaj terapioj ankaŭ montras impresajn ŝancojn por terapiado de kronikaj malsanoj de tute averaĝaj homoj sen kosma streso.