Landleroj
Landleroj | |
---|---|
grupo de homoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Landleroj (germane: Siebenbürger Landler, rumane: Landlerii) konsistigas, kune kun la Banataj ŝvaboj kaj la Transilvaniaj saksoj, la malplimulton germanlingvan de Rumanio.
Historio
La unuaj landleroj estis deportitaj de la Salzkammergut-regiono pro konfesiaj kialoj ĝis la regiono de Sibio inter la jaroj 1734 kaj 1737 sub imperiestro Karolo la 6-a. Ĉar Transilvanio estis senhomigita per la turkaj militoj kaj la pesto, la 634 forpelitoj ricevis vakajn bienojn por labori. En 1770, sub imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio, ĉirkaŭ 3 000 pliaj loĝantoj protestantaj de Supra Aŭstrio trovis nevole novan hejmon en la sama teritorio - tiam sub pli malbonaj kondiĉoj. La germana dialekto de la landleroj daŭre estas konservata kaj estas parolata per re-elmigrintoj en Germanio kaj Aŭstrio sed ankoraŭ ankaŭ en Rumanio mem, nome en Turnișor, Apoldu de Sus kaj Cristian. Kiel la aliaj germanlingvuloj de Rumanio ili estas politike organizitaj ene de DFDR. Pri ilia historio esploris i.a. Hellmut Klima kaj Martin Bottesch, lingvike esploristis ekz. Johanna Bottesch.
Vidu ankaŭ
- Evangelia Akademio de Transilvanio en Turnișor mem
Literaturo
- Erich Buchinger: Die Landler in Siebenbürgen. R. Oldenburg Verlag, München, 1980
- Martin Bottesch, Franz Grieshofer, Wilfried Schabus: Die Siebenbürgischen Landler. Eine Spurensicherung., Böhlau-Verlag, Wien, 2002; ISBN 3-205-99415-9
- Dieter Knall: Aus der Heimat gedrängt – Letzte Zwangsumsiedlungen steirischer Protestanten nach Siebenbürgen unter Maria Theresia, Selbstverl. d. Histor. Landeskommission für Steiermark, Graz; 2002; 343 S.; ISBN 3-901251-25-1
- Landler, Vergessene altösterreichische Tracht in Siebenbürgen de Lore-Lotte Hassfurther (eld.)
Eksteraj ligiloj
- "Die siebenbürgischen Landler"
- Oberösterreichische Landlerhilfe, helporganizaĵo en Supra Aŭstrio
- Siebenbürgische Zeitung, Frank Schartner: Transmigration der Landler jährt sich zum 270. Mal, 10.9.2004