Sándor Nagy (pastro)
Aspekto
Sándor Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1824 en Ghidfalău |
Morto | 10-an de aŭgusto 1900 (76-jaraĝa) en Hăghig |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
NAGY Sándor (nadj) estis hungara reformita pastro naskita en Gidófalva la 31-an de julio 1824 kaj mortinta en Hídvég la 10-an de aŭgusto 1900
Kariero
[redakti | redakti fonton]Sándor Nagy finis teologion en Nagyenyed kaj dum la hungara revolucio de 1848 kaj liberecbatalo li fariĝis leŭtenento; adjutanto de Áron Gábor, poste de artilerivickolonelo József Müller. Post la falo de la liberecbatalo li esti mallongtempe en malliberejo kaj de 1851 li estis pastro en Gidófalva, de 1858 en Hídvég. Li estis unu el fondintoj de la Székely Mikó Kollégium de Sepsiszentgyörgy.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Háromszék önvédelmi harca 1848 – 1849-ben (Kolozsvár, 1896).