Añón de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Añón de Moncayo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 214  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 1° 43′ U (mapo)41.778589-1.7210176Koordinatoj: 41° 47′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 64,190553 km² ( 641 9.0 553 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Añón de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Añón de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Añón de Moncayo
Añón de Moncayo
Situo de Añón de Moncayo
Añón de Moncayo (Hispanio)
Añón de Moncayo (Hispanio)
DEC
Añón de Moncayo
Añón de Moncayo
Situo de Añón de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Añón de Moncayo [+]
vdr

Añón de Moncayo [aNJON demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la plej suda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Añón de Moncayo estas municipa teritorio en la plej suda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas preskaŭ la tutan sudan duonon de la komarko, estante la dua plej etenda teritorio en la komako, malantaŭ nur Tarazona. Ĝi estas sur la valo de la rivero Huecha. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Añón de Moncayo mem estas je 84 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 19 km de Tarazona, komarka ĉefurbo norde. Ĝi estas sur 276 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Huecha kaj atingebla nur el apuda Alcalá de Moncayo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Añón de Moncayo, nune rura domo.
Natura areo ravino Morana.
Panoramo.

Añón estis ekde la 12-a jarcento la unua aragona fortikaĵo antaŭ Kastilio en la vojo de la valo Huecha, natura trapasejo inter ambaŭ regnoj. Tiam ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Ŝajne la nuna kastelo estus de la 14-a jarcento, post la abandono post la Milito de la du Petroj.​

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo.

Añón de Moncayo demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj. Poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Añón de Moncayo oni malaltiĝis ĝis nunaj 202 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj. Distra kaj natura loko Las Cuevas enhavas du karstajn kavaĵojn ĉe la rivero, unu el kiuj estas hejmo de subtera fonto kiu fluas al Huecha.

La kastelo de Añón, same kiel tiu apuda de Trasmoz, estas ekzemplo de mezepoka defendofortikaĵo konstruita en la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj de la meza valo de Ebro; ĝi enhavas kvin turojn.

Ĉe la montareto Peñas de Herrera estas ankaŭ restaĵoj de aliaj du kasteloj de la 12-a jarcento nome Ferrera kaj Ferrellón.

En la teretaĝo de la urbodomo estas Interpretejo de Añón de Moncayo, pri la Natura Parko Dehesa del Moncayo kaj ties medio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]