Aĥtala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aĥtala (armene Ախթալա) estas urbo de Armenio, en la marzo Lori, en la nordo de la lando. Ĝi troviĝas en la valo Debed, ĉe la maldekstra riverbordo, kaj ĉe la piedoj de la monto Lalvaro, je 10 km de la nordoriento de Alaverdi kaj je 185 km de Erevano.

En 2008, ĝi havis 2 412 loĝantojn. En ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas mintavoloj de plumbo kaj kupro. Proksime de la urbo troviĝas samnoma monaĥejo-fortikaĵo el la Mezepoko. Ĝi estis konstruita en la 10-a jarcento sub regado de la Bagratida dinastio.