Aŭklandoj
Aspekto
| Aŭklandoj | ||
|---|---|---|
La Aŭklandoj vidataj de STS-89 en 1998, kun sudokcidento pinte de la bildo. | ||
| grupo de insuloj [+] | ||
| Akvejo | Suda oceano | |
| Koordinatoj | 50° 42′ 0″ S, 166° 6′ 0″ O (mapo)-50.7166.1Koordinatoj: 50° 42′ 0″ S, 166° 6′ 0″ O (mapo) | |
| Akvokolektejo | 625 km² (62 500 ha) [+] | |
| Areo | 625 km² (62 500 ha) [+] | |
| Nombro de insuloj | 7 | |
| Ĉefa insulo | Aŭklanda Insulo | |
| Loĝantaro | (neloĝata) | |
| Horzono | UTC+12:00 [+] | |
![]() |
||
| Aŭklandoj | ||
La Aŭklandoj (maorie Motu Maha) formas arkipelagon aŭ insularon de Novzelandaj Ĉeantarktaj Insuloj apartenantaj al Nov-Zelando kiu enhavas la jenajn insulojn: Aŭklanda Insulo, Adamsa Insulo, Enderbia Insulo, Insulo Disappointment, Insulo Ewin, Insulo Rose, Dundasa Insulo kaj Verda Insulo, kun totala areo de 625 km².


La insularo distancas 465 km el la haveno de Bluff al la Suda Insulo, inter latitudoj 50° 30' kaj 50° 55' S kaj longitudoj 165° 50' kaj 166° 20' Or. La insularo ne havas konstantan homan loĝantaron. Biogeografie la Aŭklandoj formas parton de la ekoregiono "antipoda-subantarktinsula tundro".




