Aŭrezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La montaro AŭrezoAurès, (Berbere: Aŭras, Latine: Aurasium,[1] arabe جبال الأوراس) estas orienta plilongaĵo de la Atlasa Montaro kiu kuŝas oriente de Sahara Atlaso en nordorienta Alĝerio. Tiu montaro havigas sian nomon al la montara natura kaj historia regiono nome Aurès.

La montoj Aŭrezoj estas la orienta pluiĝo de la Sahara Atlaso. Ili situas je pli malalta loko ol la Alta Atlaso de Maroko. La plej alta pinto en Aŭrezo estas Ĝebel Ŝelja en la Provinco Ĥenŝela, kiu estas je 2328 m.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Loko de Aurès en Alĝerio.
Vido de unu el la montoj de la Belezma Montaro, nome okcidenta submontaro de Aures.
Pejzaĝo de suda areo de la montaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prokopio: Vandala milito (Libro 3-4)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]