Aŭstria Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Aŭstria Marbordo en 1914

La Aŭstria Marbordo estis provinco (administra unuo) de Aŭstrio-Hungario kaj apartenis al Cislajtio. Ĝi ekzistis de 1849 ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝia ĉefurbo estis Triesto.

En diverslingvaj partoj de la imperio ĝi havis jenan nomojn:

La provinco havis areon de ĉ. 8.000 km² kaj 900.000 loĝantojn; ĉ. du kvinonoj estis italoj, triono slovenoj, kvinono kroatoj kaj dekono aŭstroj. Ĝi konsistis el tri partoj:

  • princa graflando Gorica kaj Gradiška
  • urbo Triesto
  • Istrio

En 1918 la Marbordon ricevis Italio. Post la dua mondmilito ĝin ricevis Jugoslavio, nur Triesto kaj Gorizia restis italaj.