AEGEE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AEGEE - La eŭropa studenta forumo
logo
loko Parizo, Francio
jaro de fondiĝo 1985
oficialaj lingvoj Angla kaj franca
Prezidento Luis Alvarado Martínez (Las Palmas)
Ĝenerala Sekretario Lucille Rieŭ (Toulouse)
Kasisto Anna Gots (Kievo)
Comité Directeur - Estraro Pavel Zbornik (Prago)
Kathrin Renner (Passau)
Beáta Matuszka (Budapeŝto)
Miguel Gallardo Albajar (Alakanto)
Dosiero:Szarotka su 2007.png
Antaŭa emblemo de AEGEE-Eŭropo

La Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe (AEGEE) (Asocio de ĝeneralaj statoj de eŭropaj studentoj), ankaŭ konata kiel la Eŭropa Studenta Forumo, estas unu el la plej grandaj studentaj organizoj de Eŭropo. La nomo devenas de la Egea Maro, unu el la luliloj de demokratio, kaj de la unua parlamento establita dum la Franca Revolucio, la "Ĝeneralaj Statoj".

AEGEE estas fondita en 1986 en Parizo kaj nuntempe havas pli ol 15.000 membrojn en 243 eŭropaj universitataj urboj ("antennae") en pli ol 40 eŭropaj landoj. Unu el la celoj de AEGEE estas eŭropa integriĝo, kaj pro tio la asocio ne havas landan nivelon — kontraste al preskaŭ ĉiuj internaciaj organizoj en la mondo — sed nur lokan kaj eŭropan nivelon. La eŭropa estraro de AEGEE (Comité Directeur) havas oficejon en Bruselo.

Eksa prezidento de AEGEE-Eŭropo Burcu Becermen estis elektita Juna Eŭropa Civitano de la jaro 2006 pro ŝia projekto de greka-turka intercivitana dialogo[1].