Nordamerika Liberkomerca Interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ALKNA)
Nordamerika Liberkomerca Interkonsento
emblemo
flago
Areo de NAFTA
Areo de NAFTA
komerca bloko • akordo pri libera komerco
Komenco 1-a de januaro 1994 vd
Antaŭe Kanad-usona Konsento pri Libera Negoco vd
Poste Usona-Meksika-Kanada Akordo vd
Sidejo Otavo
Lingvoj

Frances Jean Pilditch
angla lingvo
hispana lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (angle North American Free Trade Agreement, NAFTA; hispane Tratado de Libre Comercio de América del Norte, TLCAN; france Accord de libre-échange nord-américain, ALÉNA) estas komerca traktato inter Usono, Kanado kaj Meksiko, subskribita en 1992. La traktato celas malkonstruon de doganoj kaj aliaj obstakloj, kiuj malhelpas la liberan cirkuladon de varoj kaj servoj.

Carlos Salinas, Prezidento de Meksiko (malantaŭe maldekstre), George H. W. Bush, Prezidanto de Usono (malantaŭe centre) kaj Brian Mulroney, Ĉefministro de Kanado (malantaŭe dekstre), kaj iliaj respektivaj traktatistoj dum signumada ceremonio por malneto de la konsento en 1992.

La estiĝon de NAFTA instigis la sukceso de EU, Kanado kaj Usono jam en 1988 subskribis traktaton pri libera komercado, la NAFTA tion fakte etendis je Meksiko. La traktadojn partoprenis registaroj de usona prezidento George Bush, kanada ĉefministro Brian Mulroney kaj meksika prezidento Carlos Salinas de Gortari.

La antaŭpreparo de la interkonsento finiĝis je aŭgusto de 1992 kaj la tri gvidantoj subskribis la dokumenton la 17-an de decembro samjare. La parlamentoj de la tri landoj ratifikis la interkonsenton en 1993, ĝi ekvalidis la 1-an de januaro 1994.

La ĉefa celo de la NAFTA estas laŭpaŝa malkonstruo de la doganoj. Kelkaj ekvalidis jam la 1-an de januaro, ĉe aliaj daŭras tio dum 15 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]