Abaújkér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Abaújkér estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Encs.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur okcidenta flanko de la montaro Zemplén en valo de la rojo Szerencs, de Encs (Enĉ) je 7, Miskolc je 64 km distanco. Ĝi havas fervojhaltejon sur Szerencs – Hidasnémeti fervojlinio. Rekta aŭtobuslinio estas al Abaújszántó kaj al Encs.

Historio[redakti | redakti fonton]

En epoko de la patrujokupo, la regiono kvartirteritorio estis de la Kér gento, de ĉi tie devenas la nomo, kio unue aperis en 1215-a ĉarto en Quér formo. Dum la turkaj tempoj ĝi tute senpopoliĝis. Nur post 1726 estiĝis denove loĝata kolonio. Ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1905.

Ties interesa arta monumento estas la en romana stilo konstruita, poste plurfoje rekonstruita kalvinana preĝejo. Ties romkatolika malfrua barokstila preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo konstruiĝis en 1823, sed la turo 37 m-ojn alta pretiĝis post jardeko. Ankaŭ bela barokstila konstruaĵo estas la ankaŭ la 18-a jarcenta Bárczay-kastelo, en kiu kuracpedagogia instituo funkcias.

Al Abaujkér apartenas Aranyospuszta [aranjoŝpusta]. Tra la komunumo trafluas la rojo Aranyos, de kio ricevis la vilaĝo sian nomon. Ĉi tiu rojo estiĝis el kunfluo de rojoj de Zemplén-montaro. Ĉi tie estas memordomo de József Simándy, operkantisto. La memorejon solene malfermis la eksprezidanto de Hungara Respubliko: Ferenc Mádl je la 18-an de septembro en 2003. En korto de la memordomo kantis lastfoje József Simándy, hungara operkantisto antaŭ la publiko el la hungara nacia opero banuso Bánk, la tre ŝatatan : „Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...” komencan kanton.

Post morto de la kantoartisto oni formis la memordomon. Lia edzino certigis la memorobjektojn, dokumentojn al la memoro. Elpensojn de la formo de la domo realigis László Lipp pastro kaj al la realiĝo certigis la tutan monsumon. Sur la muro de la memordomo oni sukcesis ekgardi ĉi tiun vicon:” Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...”, kiun ankoraŭ mem Jozefo Ŝimándy skribis tien.

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér