Abatejo Seeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Seeon.

La Abatejo Seeon (en germana: Kloster Seeon) estis benediktana monaĥejo en la municipo Seeon-Seebruck en la rura distrikto Traunstein en Bavario, Germanio.

La Abatejo Seeon estis fondita en 994 de la Bavaria Pfalzgraf Aribo la 1-a, membro de la dinastio de Aribonidoj, kaj setlita de la benediktanaj monaĥoj el la Abatejo de Sankta Emmeram el Ratisbono. La monaĥejo estas sur insulo en la lago Seeoner See, parto de la nuntempa municipo Seeon-Seebruck. La abatejo tuj disvolvis gravan scriptorium, kiu produktis manuskriptojn ne nur por la propra uzado de la monaĥejo sed ankaŭ por aliaj monaĥejoj kaj preĝejoj. Ties plej grava kliento estis la imperiestro Henriko la 2-a.

Ĝis la senreligiigo de bienoj en Bavario en 1803 Seeon estis klero de instruado kaj kulturo: Joseph Haydn kaj Mozart estis du el multaj gastoj en la 18-a jarcento. Post 1803 la abatejo estis dissolvita kaj la konstruaĵo iĝis unue kastelo, kaj poste utilis al diversaj celoj; tiukadre la konstruaĵoj suferis detruojn, rekonstruojn kaj diversajn modifojn.

Koordinatoj: 47° 58′ 28″ N 12° 26′ 53″ O / 47.97444 °N, 12.44806 °O / 47.97444; 12.44806 (mapo)