Abatinejo Susteren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La okcidenta alkonstruaĵo de la preĝejo, vidate ekde la apuda tombejo. Inter la ĝemelturoj estas ekkonebla la restaĵo de la origina okcidenta turo.
La baziliko vidate ekde nordoriento. Antaŭ la duonronda absido troviĝas la ekstera kripto.
Rigardo en la laŭlongan navon

La abatinejo Susteren en la loko Susteren, troviĝanta inter Sittard kaj Roermond en la nuna nederlanda provinco Limburgo, estis fondata en la 8-a jarcento. El la abatinejaj domoj konserviĝis nur la baziliko.

Historio de la abatejo[redakti | redakti fonton]

Printempon de 714 Pipino la Meza kaj lia edzino Plektrudis pretigis por la monaĥejo transdono- kaj protektoleteron al Sankta Willibrord, kiu samtempe permesis la liberan abatan elekton. Tiel la monaĥejo fariĝis rifuĝo de la misiistoj en Frislando kaj Nederlando. La benediktana abatejo estis novfondata post detruo fare de la Vikingoj en la 9-a jarcento kiel nemonaĥa abatinejo. Unua abatino estis Sankta Amalberga (mortinta proksimume 800).

La lorena reĝo Zventiboldo, protektanto de la monaĥejo kaj patro aŭ frato de la abatnoj Benedikta kaj Cecilia, estis laŭ malfrua raporto entombigita proksimume 900 en abatinejo Susteren. Sankta Vastrada (mortinta meze de la 8-a jarcento) kaj Sankta Gregoro (mortinta proksimume 775/777) de Pfalzel-Utrecht, komence akompananto de Sankta Bonifatius dum ties lastaj misioj en Frislando, pli malfrue abato en Utreĥto, ankaŭ ricevis en abatejo Susteren siajn lastajn restadejojn.

Papo Benedikto la 16-a rangaltigis la preĝejon en 2007 al malgranda baziliko.

Abatopreĝejo[redakti | redakti fonton]

La ankoraŭ nun konserviĝinta abatopreĝejo, la baziliko Sankta Amalberga, estis konstruata en la 11-a jarcento. La trinava baziliko, starigita sur krucoforma plano, estas kovrata de ebena lignotegmento, survolbataj estas nur a okcidenta alkonstruaĵo kaj la duonronda absido, kiu finas la ĉefnavon sen atingi ĉi tiun. La flankaj navoj havas rektajn finaĵojn. La arkadoj inter meza kaj flankaj navoj havas alterne rektangulajn pilastrojn kaj kolonojn kun kapiteloj laŭ korinta stilo. Al la ĥorejo limiĝas oriente kripto ekstera, do troviĝanta ne sub la fakta preĝeja halo. Kvadrataj pilastroj portas la krucovolbojn de la kripto.

La abatopreĝejo, treege ŝanĝitaj inter 1885 ĝis 1890 pro riparlaboroj estrataj de la arĥitektoj Pierre Cuypers kaj Lambert von Fisenne, estas klare influita de la otida preĝejo de la Abatinujo Essen. Okulfrapa alikonstruaĵo, fariĝanta dum la riparlaboroj, estas la ŝanĝo de la origina okcidenta alkonstruaĵo al ĝemeltura fasado. Origine Baziliko Amelberga havis unuopan masivan okcidentan turon, kiun dekstre kaj maldekstre flankis du pli malaltaj kaj pli maldikaj ŝtuparturoj sur kvadrata plano.[1][2]

El la interna ekipaĵo de la preĝejo aparte rimarkinda estas la baptujo origina el la epoko proksimume 1200.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. den Hartog: Romanesque Architecture and Sculpture in the Meuse Valley. Eisma B. V., Leuwaarden/Mechelen 1992, ISBN 90-74252-04-4, pj. 18 s., 26 s.
  2. Historio de la abatinejo en nederlanda lingvo
51.0611111111115.8505555555556