Aberdeen angus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La angus (Aberdeen Angus) estas raso de bovo, produktanto de viando, origina de Skotlando (nomata laŭ la skotlanda regiono Angus) kaj nune uzata ĉefe en Argentino kaj Urugvajo. Ĝi estas en Usono populara raso kun 324.266 animaloj registritaj kun certa rasdeveno en 2005. [1] [2]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Estas mezgranda. Estas du variantoj kies hararo povas esti de koloro ĉu nigra ĉu ruĝeca. Ĉiukaze la koloro en la besto estas homogena. La kornoj estas tre malgrandaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. American Angus Association, Angus - FAQs, angus.org http://www.angus.org/pubs/faqs.htm Arkivigite je 2018-10-02 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 23 sep 2006.
  2. Virginia Cooperative Extension, Beef Cattle Breed Associations Seedstock List, Virginia Tech., http://www.ext.vt.edu/news/periodicals/livestock/aps-97_10/aps-831.html Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 23 sep 2006.