Abguŝto
Abguŝto (perse آبگوشت Ābgusht, laŭvorte "vianda suko") estas persa/irana kaj Mezopotamia stufaĵo. Ĝi estas ankaŭ nomata Dizio (perse دیزی), kio aludas al la tradicia ŝtona aux ceramika ujo, en kiu ĝi estas servata. Kelkaj priskribis ĝin kiel "riĉa ŝafaĵa supo densigita kun kikeroj."
Preparado
[redakti | redakti fonton]Abguŝto estas kutime farita kun ŝafaĵo aŭ ŝafidaĵo, kikeroj, blankaj faboj, cepoj, terpomoj, tomatoj, kurkumo kaj sekigita omana/persa citrono/lemono.[1] Ankaŭ aliaj varioj de la faboj estas uzitaj, kiel renaj faboj kaj nigrokulaj faboj (Latine: Vigna unguiculata).[2] La ingrediencoj estas kombinitaj kune kaj kuiritaj dum longega tempo (inter 3 ĝis 6 horoj) boletanta en ne tre alta temperaturo (stufita). Post la kuirado, la solidaĵoj estas pistitaj kune per guŝkubo (perse laŭvorte: viandpistilo), la rezultan pastaĵon oni perse nomas Guŝte Kubide (perse گوشت کوبیده, laŭvorte "pistita viando") kaj serviĝas kun la buljono, sed en du apartaj pladoj kaj tempoj, kune kun prefere sangaka pano. Azerbajĝana versio de abguŝto nomiĝas pitio - kun etaj diferencoj.
Manĝ-metodo
[redakti | redakti fonton]Kutime oni unue manĝas la buljonon; por tio, oni diserigas la sangakan panon en preskaŭ 2–3 cm pecojn diametre en kaseton kaj poste verŝas la buljonon sur ilin. Iam oni uzas freŝan kaj molan sangakan panon por tio, aliam sekiĝintan panon. En la dua kazo oni iom atendas por ke la panpecetoj iom moliĝu en la varma buljono kaj poste ekmanĝas ilin per kulero. Fakte, almenaŭ en pasinta tempo, oni uzis postrestitajn panpecojn por tia celo metante ilin senkovrile por tuta sekiĝo kaj pli posta manĝado kun abguŝta buljono - eble ankaŭ laŭa ago por atingi al la celoj de hodiaŭa daŭripoveco.
Post tio, oni manĝas la pistitaĵon kun freŝa mola sangaka pano. En ambaŭ kazoj (ĉu pri bulonjo, ĉu pri pistitaĵo), oni kunmanĝas freŝajn cepojn aŭ/kaj legomojn.
Varioj
[redakti | redakti fonton]Asiria Abguŝto
[redakti | redakti fonton]Asiriaj popoloj de nordokcidenta Irano, precipe ĉirkaŭ urbo Urmia, tradicie faras abguŝton uzante bovaĵon, lemonon, renajn fabojn kaj kikerojn, kio estas servata en lemona buljono kun terpomoj kaj manĝata kun cepoj kaj lavaŝa pano (speco de asiria pano). Asiriaj popoloj tipe faras abguŝton en la vintro. La regiona prononco estas 'abguŝ', sen la fina 't' (ܐܒܓܘܫ).
Armena Abguŝto
[redakti | redakti fonton]Ekzistas tre simila plado en Armenio, same nomata abguŝta stufaĵo, la diferenco inter ĉi tiuj du, estas tio, ke en Armenio oni uzas bovaĵon anstataŭ ŝafaĵo aŭ ŝafidaĵo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gorme-Sabzio
- Persa kuirarto
- Mezopotamia kuirarto
- Armena kuirarto
- Asiria kuirarto
- Listo de ŝafidaĵaj pladoj
- Manĝaĵa portalo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rajendra, Vijeya. (1 May 2003) Iran. Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-1665-4.
- ↑ Shirin Simmons. (2007-10-15) Treasury of Persian Cuisine. Stamford House Publishing, p. 67–69. ISBN 978-1-904985-56-3.
- ↑ Abgoosht: One of the Most Traditional Foods of Iran. Alirita 20 December 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-24. Alirita 2015-11-25.
Ĉi tiu persa kuirarto-rilata artikolo estas stumpeto. Vi povas helpi Vikipedion de vastiganta ĝin. |