Gorme sabzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gorme Sabzi literumebla ankaŭ kiel gorme-sabzio en Esperanto (perse قورمه‌سبزی) (azerbajĝane Səbzi Qovurma) estas tre malnova kaj fakte antikva irana manĝaĵo. Gormesabzio estas tre ŝatata persa spic-herba stufaĵo. Ĝi estas tre populara plado kaj en Irano kaj en ties najbaraj landoj kiel Afganio, Azeria Respubliko kaj Turkio. Ofte oni diras, ke gormesabzio estas unu el la plej ĉefaj naciaj pladoj de Irano, aŭ eĉ la irana nacia plado. La historio de gormesabzio datiĝas reen de almenaŭ 500 ĝis 2000 jaroj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Gorme devenas el la Azera-turka vorto Qavurma, kio signifas stufita aŭ stufaĵo (en la persa: ĥoreŝo, tio estas plado, kion oni kuiretadis dum relative longa tempo per ne tre alta temperaturo; nur boletanta por horoj), kaj Sabzi estas la vorto por manĝeblaj spicherboj aŭ legomaĵoj en la persa (laŭvorte: verdaĵo).

Preparado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ingrediencoj de gormesabzio estas miksaĵo de frititaj spic-herboj, konsistanta plejparte el petroselo, poreoverdaj cepoj, koriandro, spicita kun la kerna spico de sekigitaj fenugrekaj folioj. En azeraj partoj de Irano, oni malpli multe fritas la legoman miksaĵon kaj aldonas al la stufaĵo ankaŭ gureojn - tio estas nematitaj acidetaj vinberoj - por iomete pli acidigi la guston de gormesabzio.

La herba miksaĵo havas multajn variaĵon laŭ la geografia loko kaj akireblaj legomaĵoj en la koncerna sezono de la jaro; ajna malhela (amareta) legomaĵo povas esti uzita (kiel spinacoj, mustardaj folioj, napaj folioj, ktp., kvankam ĉiuj uzeblas, tamen neniu estas parto de la originala recepto).

En azerlingvaj regionoj de Irano, oni ankaŭ aldonas tomatan robbon (tio estas densa boligita tomatsuko) al gormesabzio, fine de ĝia stufado. Tial la fina koloro de la stufaĵo en tiaj regionoj estas ruĝeta, dum en la centraj partoj de Irano, kiel Tehrano, oni ne aldonas tomat-robbon kaj multe pli longe fritas la legoman miksaĵon verdetigante kaj iam malheligante la koloron de gormesabzio.

Ĉi tiu miksaĵo estas kuirita kune kun renaj faboj, flavaj fendo-pizojnigraj pizoj, flavaj aŭ ruĝaj cepoj, omanaj citronoj (truitaj sekigitaj omanaj citronoj iam nomataj "persaj citronoj" aŭ lemonoj) kaj kurkumita ŝafido aŭ bovaĵo. La plado estas servita kun ĉeloo (persa duon-boligita kaj vapor-kuirita rizo) iam kun tahdigo (perse kaj laŭvorte: "kaserol-fundaĵo", tio estas fritita subaĵo de ĉeloo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]