Indiĝenoj de Tajvano
La tajvanaj aborigenoj (ĉine: 原住民; pinjine: yuánzhùmín; Wade-Giles: yüan2-chu4-min2; hokle: Pe̍h-oē-jī: gôan-chū-bîn, laŭvorte originaj loĝantoj) estas la aborigenaj aŭ indiĝenaj popoloj de Tajvano. Kvankam la tajvanaj aborigenaroj havas diversajn rakontojn kaj mitojn pri la temo, laŭ nuntempaj esploroj ŝajnas ke iliaj prauloj eble vivis en la insuloj ĉirkaŭ 8000 jarojn antaŭ ol la vasta han-ĉina enmigrado komenciĝis en la 17-a jarcento.