Abrikotarbo
Aspekto
Fruktoj de la abrikotarbo | ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Prunus armeniaca L. | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||

Abrikotarbo aŭ abrikotujo (Prunus armeniaca) estas specio de arbo en la genro Prunuso kun flavaj manĝeblaj fruktoj: abrikotoj. La indiĝena loko estas iomete necerta pro vasta prahistoria kultivado, sed verŝajne ĝi devenas el norda kaj okcidenta Ĉinio kaj Centra Azio, kaj eble ankaŭ Koreio kaj Japanio.


