Academia Istropolitana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Academia Istropolitana
Academia Istropolitana
Academia Istropolitana
universitatodomo
Informoj
fondodato 1465
speco reĝa
Situo
Geografia situo 48° 8′ 32″ N, 17° 6′ 23″ O (mapo)48.1423388917.10635Koordinatoj: 48° 8′ 32″ N, 17° 6′ 23″ O (mapo)
lando Hungara reĝlando
urbo Pozono (Hungara reĝlando)
Academia Istropolitana (Slovakio)
Academia Istropolitana (Slovakio)
DEC
Academia Istropolitana
Academia Istropolitana
Map
Academia Istropolitana
vdr

Academia Istropolitana estas la tria fondinta universitato en Hungara reĝlando (en Pozono), aktuale la unua akademio en la nuna teritorio de Slovakio. Tiam la pli fruaj universitatoj jam ne funkciis en Hungarlando. Istropolitana estas greka loknomo de Bratislavo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis en la jaro 1465 en Pozono evidente el iniciato de Matiaso la 1-a (Hungario). La 19-an de majo de la sama jaro papo Paŭlo la 2-a konsentis ĝian fondon. Ĝi estis malfermita nur en la jaro 1467. Por ĝia organizo, laŭ modelo de universitato en Bologna, estis komisiita ĉefepiskopo de Esztergom, János Vitéz. La matrikuloj nek statutoj konserviĝis, tial ni povas nur konjekti, ĉu ĝi havis ĉiujn fakultatojn. Plej verŝajne estas, ke estis malfermita nur la fakultatoj de liberaj artoj kaj la teologia. La tuta vico da humanismaj sciencistoj agadis en ĝi. El pedagogoj estus nomota J. Regiomontanus, el signifaj finlernintoj poste István Werbőczy. Konfliktoj inter reĝo kaj kanceliero Vitéz post la jaro 1471 rompis la evoluon de la universitato, kio kaŭzis ankaŭ foriron de kelkaj instruistoj. Estas verŝajne, ke ĝi ne supervivis sian kreinton – reĝo Matiaso la 1-a mortis la 6-an de aprilo de 1490. En donacdokumento de Vladislao la 2-a Jagello el la jaro 1492 ĝi estas notita kiel „antaŭlonge forgesita“. Sed pro la ekzistado de Academia Istropolitana kreiĝis tradicio de Pozono, baldaŭ en Bratislavo kiel universitata urbo.

Nun Arta Altlernejo (VŠMU) funkcias en la konstruaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]