János Vitéz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Vitéz de Zredna
kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto
Persona informo
Naskiĝo 1408 (?)
en Srijedska
Morto 9-an de aŭgusto 1472 (1472-08-09)
en Esztergom
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Parencoj Janus Pannonius vd
Profesio
Okupo astronomopastro • astrologo • politikisto • matematikisto vd
episkopo de Oradea/Várad/Wardein
Johano la 7-a
Dum 14451465
Antaŭulo Johano la 6-a de Dominis
Sekvanto Johann Beckenschlager (Johano la 8-a)
ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum 14651472
Antaŭulo Dénes Szécsi
Sekvanto Johann Beckenschlager
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János (Johano) VITÉZ [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitéz János estis kroata-hungara kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto. Lia nobela antaŭnomo (indiko de deveno) estis zrednai (= el Zredna). Li estis onklo de Janus Pannonius.

Monumento pri János Vitéz

János Vitéz [1] naskiĝis en 1408 (?) en Zredna apud Križevci, Kroatio. Li mortis la 9-an de aŭgusto 1472 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Vitéz frekventis universitaton en Vieno. Li komencis sian eklezian karieron en diocezo de Zagrebo. En la 1430-aj jaroj li estis notario en la hungara kortumo, post jaroj li estis edukisto de Ladislao Hunyadi kaj Matiaso la 1-a (Hungario). En 1445 li iĝis episkopo de Oradea, hungare Nagyvárad, poste li ricevis ankaŭ politikajn kaj diplomatiajn taskojn. Depost surtroniĝo de Matiaso li ekhavis la postenon kanceliero, poste en 1465 ĉefepiskopo en Esztergom. En 1465 li fondis universitaton en Pozsony sub nomo Academia istropolitana, poste bibliotekon en Esztergom. Post jaroj la kontakto malboniĝis inter Vitéz kaj Matiaso. Vitéz partoprenis en kontraŭreĝa komploto en 1471, kiu fiaskis.

Li postlasis latinlingvajn poemojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]